Groto de la lakto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Groto de la Lakto, aŭ ankaŭ Sanktejo de la Dipatrina Lakto, aŭ ankaŭ Madono de la Lakto, situas en monteto najbare de Bet-Leĥem en la israela zono, kaj estas religie vizita de katolikoj kaj anoj de diversaj kristanaj eklezioj, kaj eĉ de islamanoj kiuj nutras laŭkoranan simpation al Patrino de Jesuo. Temas pri groto antaŭ kiu estis aneksita eta ŝtona sanktejo.

Laŭ legendo (temas certe pri devota legendo) la Patrino de Jesuo, forfuĝinta el la heroda danĝero mortminacanta kontraŭ la infano Jesuo, rifuĝis en tiu groto por mamnutri la infanon; sed, hazarde, el siaj mamoj falis sur la grotan grundon iuj laktaj gutoj. Tuj la grotaj rokoj ŝanĝis koloron kaj montris signojn de la simpatiiga evento. La legendo, tamen, koloriĝas per diversaj miraklecaj mirindaĵoj.

La kulto, ankaŭ ĉi-kaze, estas katolika pro tio ke ĝi, trans la sendokumenta legendeco, adresiĝas al la Dipatrino kaj, lastcele, al la enkarniĝo de la Difilo, kiu havis ĉiujn karnajn (kaj animajn) homajn karakterizojn. Kiel oni povas supozi, tiuj karakterixoj en persono, kredita vere dia, ekskandalis iujn prakristanajn ulojn kiuj preferis imagi Kriston revestita per nurŝajna karna korpo (Docetismo) aŭ bezona esti liberigita el tiu maldia karna korpo (Gnostikismo): la devoteco al la Dipatrino sub la titolo Madono de la lakto implicas la konfeson pri la homeco kaj humaneco de Jesuo. La karneco, kiu faras la Difilon noblige simila al la homo, estas dogmo kaj mistero en la kristanaj eklezioj.

Pri la antikveco de tiu sanktejo, kaj do de tiu devoteca kulto, parolas antikvaj dokumentoj, kiel pulverigitaj fragmentoj de tiu roka groto portitaj de pilgrimuloj revenintaj al Eŭropo kaj donacitaj al eŭropaj sanktejoj, kiel estas memorate en la katedralo de Oviedo (Hispanujo). Signoj de tiu devoteco troviĝas ankaŭ en dokumentoj de la literaturo kaj kulturo de Armenio.

La vizitantoj de tiu sanktejo estas precipe virinoj, kaj geedzaj paroj, ĉe kiuj ankoraŭ ne realiĝis ilia delonge sopirata sonĝo de patr(in)eco.

Nun la sanktejo estas pace zorgata de la Franciskanoj, do anoj de la Katolika Eklezio, kiuj laŭjarcente devis alfronti kontrastojn kun aliaj kristanaj eklezioj kiuj pretendis rajtojn pri tiu groto.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]