Grub AR
| Grub | |
|---|---|
| Kantono | Apencelo Ekstera |
| Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Grub apartens al la distrikto Vorderland. |
| Koordinatoj | 47°26′51″N 9°30′29″O / 47.4475°N, 9.50806°OKoordinatoj: 47°26′51″N 9°30′29″O / 47.4475°N, 9.50806°O |
| Nombro de enloĝantoj | 1007 |
| Areo | 4,26 km² |
| Alteco | 813 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 9035 |
| Komunumkodo | 3031 |
Enhavo |
Pri la komunumo [redakti]
Grub estas komunumo en la regiono kaj iama distrikto Vorderland en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1007 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio [redakti]
Grub situas sude de Rorschach sur la monto Rorschacherberg donante belan panoramovidon al la Bodenlago. La komunumo apartenis al la iama distrikto Vorderland.
Najbaraj komunumoj [redakti]
La komunumo Grub limas en nordo al Eggersriet (Kantono Sankt-Galo), en oriento al Heiden, kaj en sudo al Rehetobel.
Trafiko [redakti]
Grub situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas ligita per poŝtaŭtolinio ek de Sankt-Galo.
Historio [redakti]
La unua dokumenta mencio de Grub datiĝas el la jaro 1488 kiel Gruob.
Post la Apencelaj Militoj (1401 ĝis 1429) Grub estis dividita en du vilaĝojn, nome apencelan kaj sankt-galan, kiu hodiaŭ formas parton de la komunumo Eggersriet. La apencela parto alprenis dum la reformacio la novan kredon, dum la sankt-gala parto restis katolika.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Grub
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Grub – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
||||||