Grub AR
Grub | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ek de 1995 oficiale ne plu ekzistas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera, antaŭe Grub apartens al la distrikto Vorderland. |
Koordinatoj | 47° 26′ 51″ N 9° 30′ 29″ O / 47.44750 °N, 9.50806 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 26′ 51″ N 9° 30′ 29″ O / 47.44750 °N, 9.50806 °O (mapo) |
Areo | 4,26 km² |
Alteco | 813 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9035 |
Komunumkodo | 3031 |
Pri la komunumo
Grub estas komunumo en la regiono kaj iama distrikto Vorderland en Kantono Apencelo Ekstera, Svislando. Ĝi havis 1007 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Grub situas sude de Rorschach sur la monto Rorschacherberg donante belan panoramovidon al la Bodenlago. La komunumo apartenis al la iama distrikto Vorderland.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Grub limas en nordo al Eggersriet (Kantono Sankt-Galo), en oriento al Heiden, kaj en sudo al Rehetobel.
Trafiko
Grub situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika trafikreto la komunumo estas ligita per poŝtaŭtolinio ek de Sankt-Galo.
Historio
La unua dokumenta mencio de Grub datiĝas el la jaro 1488 kiel Gruob.
Post la Apencelaj Militoj (1401 ĝis 1429) Grub estis dividita en du vilaĝojn, nome apencelan kaj sankt-galan, kiu hodiaŭ formas parton de la komunumo Eggersriet. La apencela parto alprenis dum la reformacio la novan kredon, dum la sankt-gala parto restis katolika.
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Grub
Eksteraj ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Grub – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|