Kleinbösingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grueneburg)
Kleinbösingen
Blazono de Kleinbösingen
Blazono de Kleinbösingen
Blazono de Kleinbösingen
Vilaĝeniro de Kleinbösingen
Vilaĝeniro de Kleinbösingen
Vilaĝeniro de Kleinbösingen
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 53′ 39″ N 7° 12′ 18″ O / 46.89417 °N, 7.20500 °O / 46.89417; 7.20500 (mapo)Koordinatoj: 46° 53′ 39″ N 7° 12′ 18″ O / 46.89417 °N, 7.20500 °O / 46.89417; 7.20500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 582
Areo 3,01 km²
Alteco 509 m super marnivelo
Poŝtkodo 3213
Komunumkodo 2266
Mapo de Kleinbösingen
Mapo de Kleinbösingen
Mapo de Kleinbösingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Kleinbösingen (en la franca lingvo Petit-Basens) estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 582 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kleinbösingen situas ĉe la sudorinenta bordo de la rivero Sarino, proksimume 10 kilometrojn sudoriente de la urbo Morato. En sudo la komunumo etendiĝas ĝis al la Lago de Schiffenen, kies baraĵo situas parte sur la teritorio de la komunumo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Kleinbüsingen, Grueneburg kaj Riedacher kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,01km², de kiuj 20,9% estas kovritaj de arbaro, 64,8% servas por agrikulturo kaj 9,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Kleinbösingen limas en nordo al Kriechenwil (BE), en oriento al Bösingen, en sudo al Düdingen, kaj en okcidento al Gurmels.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kleinbösingen situas flanke de la gravaj trafivojoj. La kantona ĉefvojo n-ro 177 de Friburgo al Morato pasas en sudo trans la digo de la Lago de Schiffenen. La vilaĝo mem atingeblas pere de flanka vojo, kiu kondukas de la digo norden al Gurmels. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 troviĝas proksimume 7 kilometrojn sude en Düdingen. Per la poŝtaŭtolinio de Düdingen al Gurmels la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Kleinbösingen datiĝas el la jaro 1264 kiel Balsingen lo pitet. Dum mezepoko la johanita komandejo Friburgo posedis bienojn en Kleinbösingen. Kleinbösingen apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Kleinbösingen estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto. [3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]