Gruga-Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gruga-Parko
Rigardo super centra parto de la parko al la Gruga-Turo
Rigardo super centra parto de la parko al la Gruga-Turo
Rigardo super centra parto de la parko al la Gruga-Turo
parko [+]

LandoGermanio
Federacia landoNordrejn-Vestfalio

Supermara alteco99 m ü. NHN [+]
Koordinatoj51° 25′ 41″ N, 6° 59′ 13″ O (mapo)51.42816.98694Koordinatoj: 51° 25′ 41″ N, 6° 59′ 13″ O (mapo)

Gruga-Parko (Nordrejn-Vestfalio)
Gruga-Parko (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Gruga-Parko
Gruga-Parko
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Gruga-Parko

Vikimedia Komunejo:  Grugapark [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La Gruga-Parko estas parko en Essen, kiu ekestis el la unua GRUGA (germana mallongigo por Granda Rurregiona Ĝardenkultura Ekspozicio) kaj post tio kiel unua ĝardenkultura ekspozicio de Germanujo estis remalfermata kiel popola parko servanta al la komunutilo. La parko troviĝas sude de la urbocentro inter la urbopartoj Rüttenscheid, Holsterhausen kaj Margarethenhöhe kaj etendiĝas sur proksimume 65 hektaroj. Al la ensemblo de la Gruga apartenas krom tio la Gruga-Halo kun la foirego de Essen kaj naĝejo.

En 1938 la Gruga-Parko estis okazigejo de la Regna Ĝardena Ekspozicio. Dum grandareaj aeratakoj en la Dua Mondmilito ĝi estis plene detruata. Post rekonstruado kaj posta pligrandigo de la parko ĉi tie okazis en 1952 la dua Gruga-Ekspozicio same kiel en 1965 la Federacia Ĝarden-Ekspozicio.

Nun la parko servas por apudurba ripozumo same kiel por ludado kaj sportado kaj kiel eventejo por koncertoj kaj festoj.

En la parko troviĝas pli ol kvardek skulptaĵo de gravaj skulptistoj, ekzemple de Alfred Hrdlicka, Auguste Rodin kaj Fritz Klimsch.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]