Grugahalle

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grugahalle junion de 2009, dekstre la konstruata foirhotelo

Grugahalle estas okulfrapa eventohalo en Essen-Rüttenscheid. Ĝi apartenas al la Gruga-ensemblo, al kiu ankaŭ apartenas Gruga-parko, Gruga-naĝejo kaj foirejo je Essen.

Arkitekturo

Grugahalle vidate ekde Grugaparko

La Grugahalle estis konstruita de arkitektokolektivo de Ernst Friedrich Brockmann el Hanovro kun Gerd Lichtenhahn el Essen laŭ okulfrapa papilia formo el ŝtalo kaj betono. La ŝtala tegmentokonstruaĵo kovras liberan areon de 80 oble 80 metroj. Sub tio la halo disponas pri proks. 7.700 sidlokojn resp. senseĝe 10.000 starlokojn. La esenca halo estas kun spektantejo kaj scenejo proks.je 2.800 m² granda kaj troviĝas konstrue rekte super la proks. je 2.600 m² granda promenhalo. La enkonstruita spaco de la tuta konstruaĵo ampleksas proks. 165.000 m³.

Historio

La konsilantaro de la urbo Essen decidis en 1955, starigi novan halon nome Grugahalle sur la fundamentoj de la antaŭula konstruaĵo. Je tiu temis pri la ekspoziciejo n-ro 5, bombdetruita dum la Dua Mondmilito, kiun en 1927 estis konstruiginta la konstrusekciestro de la ŝtalprodukta firmao Friedrich Krupp AG en Essen, Josef Rings (* 20. Dezember 1878; † 7. August 1957). Tiu ĉi halo disponis pri 8.000 kvadrataj metroj, estis proks. 40 metrojn larĝa, 98 metrojn longa kaj 20 metrojn alta. Kaŭzo por la reutiligo de la fundamento estis la nestabila subgrundo, kiu novan fundamenton almenaŭ dek metrojn profundan. Nur la orientaj kaj okcidentaj alkonstruaĵoj same kiel la flanke elstaraj, malsimetriaj ŝtalbetonaj tribunoj ricevis novajn fundamentojn. La konstruadon de la Grugahalle oni komencis oktobron de 1956. Post tio oni transdonis ĝin en septembro de 1958 al la tiama halodirektisto, Heinrich Spies, kaj la 25-an de oktobro 1958 la urbestro de Essen, Wilhelm Nieswandt, oficiale malfermis ĝin. En 1988 kaj denove en 1995 la Grugahalle estis modernigata.

En la 1990-aj jaroj la Grugahalle eniris ekzistokrizon. Kvankam ĝi ja montri sur certan historion kaj ĝuis tutmonde bonan famon, oni diskutis en Essen pri ĝia malkonstruado. Oni pensis pri ĝia utilo, kiam ekestas novaj eventohaloj en la ĉirkaŭaĵo, ekzemple la Kölnarena, la Oberhausen-Arena kaj novaj tegmentitaj stadionoj. Sed kombine kun la haloj de la Foiro Essen la Grugahalle trovis sian niĉon kaj restis en funkcio.

Ĝisnunaj eventoj (selekto)

Ĝis nun en la Grugahalle okazis muzikaj koncertoj, artaj eventoj, politikaj kaj religiaj renkontiĝoj kaj sportaj konkurencoj

Muzikaj koncertoj

Tri tagoj post la malfermado de la halo, la 28-an de oktobro 1958, Bill Haley and His Comets ludis akompanate de pli ol 200 policanoj en la Grugahalle. La koncerto komencis per ĵazo de Kurt Edelhagen kaj lia bandego el Herne, kiu maltrankviligis la rokenroleman publikon. Tiutempe kompleta ekipo de la halo per seĝoj estis kutimo, sed kiam Bill Haley ludis, pluraj spektantoj ekstaris kaj komencis danci. Tion la polico tamen provis malhelpi kaj sendis la homoj reen al iliaj sidlokoj. Malgraŭ kelkaj detruitaj seĝoj kaj rompitaj vitroj la Grugahalle estis persistema.

Aprilon de 1959 okazis la unua internacia ĵazfestivalo, la Essener Jazztage, en la Grugahalle.

La 12-an de septembro 1965 la bando Rolling Stones, tiam ankoraŭ kun Brian Jones, prezentis en la halo.

La usona popolmuziko-kantistino Joan Baez ludis la 9-an de aprilo 1966. Du monatojn poste, la 25-an de junio 1966, ĉi tie prezentis The Beatles du el iliaj malmultaj koncertoj en Germanujo.

Septembron de 1968 okazis kadre de la Internaciaj Kantotagoj en Essen pluraj koncertoj en la Grugahalle, kunprezentis inter alie The City Preachers, The Fugs kaj Julie Felix. Aldoniĝis la unua prezentado de Frank Zappa kaj la bando The Mothers of Invention en Germanujo antaŭ pli ol 13.000 spektantoj.

En 1969 ĉi tie prezentis Fleetwood Mac kadre de pop- kaj blusfestivalo.

Oktobron de 1973 la Rolling Stones prezentis kadre de sia koncertvojaĝo tra Eŭropo je tri sinsekvaj vesperoj en la halo. De la koncerto de la malmolroka bando Led Zeppelin saman jaron kelkaj gazetoj raportis, ke je tio oni mezuris decibelo-valorojn pli altaj ol je la ekflugo de reagaviadilo.

Famaj estis ankaŭ la Rokpalaco-Noktoj, kiujn rekte transsendis la radiostacioj ARD kaj WDR inter la 23-a de julio 1977 kaj la 15-a de marto 1986 en la elsendo „Rockpalast“. Multaj artisto, kiuj pregis la moden de la 1980-aj jaroj, prezentis en la halo, inter ili ankaŭ Paul Simon, Al Jarreau, Depeche Mode, ZZ Top, Frankie Goes To Hollywood, Johnny Winter, Santana, Chris de Burgh, Saga, Grateful Dead, The Who Rubén Blades y seis de Solar kaj Gilbert Bécaud.

Aliaj artaj eventoj

La plej konata filmo produktita per la tekniko „Cinemiracle“ estas la dokumenta kinofilmo Windjammer: The Voyage of the Christian Radich el la jaro 1958. Por la unua prezentado en Germanujo la 22-an de majo 1959 en la Grugahalle oni instalis tie dumtempe ekranon larĝan je 32 metroj kaj altan je 17 metroj, tiutempe la plej granda ekrano de la mondo. En la Grugahalle oni montris la filmon en 1959 kaj poste denove en 1962 kaj 1965; je tio ĝin vidis entute 650.000 spektantoj.[1]

Ekde 1960 ĉi tie okazas ĝis nuntempe je la fino de ĉiu jaro la glitŝuo-revuo Holiday on Ice.

Politikaj kaj religiaj renkontiĝoj

La 5-an de aŭgusto 1959 la ministosindikato proklamis proteston kontraŭ la malfunkciigo kaj fermado de la karbominejoj en la Ruhr-regiono. Ĝia prezidanto, Heinrich Gutermuth, paroladis je tio en la Grugahalle antaŭ 3.000 ministoj.

La 82-a Germana Katoliko-Tago okazis la 4-an ĝis 8-an de septembro 1968 kun la unua episkopo de Essen, Franz Hengsbach, en la Grugahalle. Estro de la organiza komitato estis Hans Kirchhoff, samtempe ankaŭ policoprezidanto.

La 12-an kaj 13-an de aprilo 1969 partikongreso de la Germana Komunisma Partio (germana mallongigo: DKP okazis en la Grugahalle, por akiri novajn membrojn aparte en la Ruhr-regiono. Komence de la okcidentgermanaj balotoj de 1969 ankaŭ Willy Brandt kaj Helmut Schmidt venis en la halon, kiun mallonge poste ankaŭ uzis Franz Josef Strauß.

Sportaj konkursoj

La du sportasocioj TuSEM Essen kaj SC Phönix Essen batalludis inter 1970 ĝis 2005 la plejparton de iliaj hejmludoj en federacia ligo de manpilko en la halo.

Grugahalle nuntempe

Nuntempe oni uzas la halon inter alie por koncertoj, sporteventoj, politikaj renkontiĝoj kaj ĉefkunvenoj de grandaj konzernoj.


Literaturo

  • Michael Köster: 50 Jahre Grugahalle Essen (1958–2008), Klartext Verlag Essen, 2008, ISBN 978-3-8375-0049-3
  • Televida dokumenta filmo de la nordrejn-vestfalia radiostacio WDR 2010, de Claus Bredenbrock kaj Pagonis Pagonakis: Beatles, Bibel, Rockpalast - Die Grugahalle Essen

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Michael Köster: 50 Jahre Grugahalle, Klartext-Verlag (2008) - ISBN 978-3-8375-0049-3, p. 49