Grundlagenstudien aus Humankybernetik und Geisteswissenschaft

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GRKG, aŭ Grundlagenstudien aus Humankybernetik und Geisteswissenschaft (en Esperanto: Bazaj studoj pri humankibernetiko kaj mensoscienco, mallongige grkg) estas kvinlingva internacia revuo aperanta en Germanio, ekde 1992 eldonata de Akademia Libroservo en Instituto de kibernetiko Paderborn. Ekde 1982 oni publikigas artikolojn ankaŭ en Esperanto.

La revuo fondiĝis fine de la jaro 1959 en la Teknika Universitato Stuttgart. La aperigadon ebligis, per sia katedro, profesoro de filozofio kaj sciencteorio Max Bense (1910-1990), poste entreprenistoj Wolfgang kaj Eberhard Schnelle. Al la redaktoraro dekomence apartenis Helmar Frank (*1933), Gerhard Eichhorn (┼ 1964 ), Gotthard Günther (1900 – 1984) André Abraham Moles (1920 – 1992)Felix von Cube (*1927) Elizabeth Walther (*1922) kaj Rul Gunzenhäuser (*1931). Dum kvindeko da jaroj funkciis portempe kiel eldon-redaktoroj ankaŭ profesoroj Hardi Fischer, Peter Müller, Siegfried Maser, Klaus Weltner, Vernon Gerlach, Klaus-Dieter Graf, Alfred Hope, Herbert Stachowiak, Miloš Lánský, laste Manfred Wettler, Horst Völz kaj Bernhard Mitterauer.

La temaro komence estis: al la ĝenerala kibernetiko apartenantaj informaciteorio, kodigoteorio, aŭtomatigteorio, formalaj lingvoj, reguladteorio kaj signoteorio, el la kampo de humankibernetiko informacipsikologio, informaciestetiko, lingvokibernetiko, organiza kibernetiko, krome inĝenierkibernetiko, biokibernetiko, modelteorio, kibernetika pedagogio, historio de kibernetiko, semiotiko kaj filozofio. En la sepdekaj jaroj aldoniĝis matematika lingvistiko kaj interlingvistiko.

La publikaĵlingvoj estas, krom la germana, la oficialaj lingvoj de Association Internationale de Cybernétique (1959-2000) franca, angla kaj Esperanto, kiel lasta aldoniĝis la itala, unu el oficialaj lingvoj de Akademio Internacia de la Sciencoj San Marino (AIS).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]