Grundlikvigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grundlikvigo okazas pro fortaj skuiĝoj de akvoriĉaj, sablaj grundtavoloj pro tertremo. Ĉefe fajnaj sablotavoloj kun malalta akvotralasemo prezentas danĝeron de grundlikvigo.

Premo disiĝanta al ĉiuj flankoj celas la ne kunpremeblan akvon inter la sableroj, kiuj ĝis tiam konsistigis solidan materialon.

La sablotavolo likviĝas kaj iĝas sablo-akvokaĉo. Partoj de la malsupera grundo povas esti elpremitaj. La tuta malsupera tavolo iĝas malfirma; konstruaĵoj sinkas en ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]