Komuna grundokolombo

El Vikipedio
(Alidirektita el Grundokolombo)
Saltu al: navigado, serĉo
Komuna grundokolombo
[[Dosiero:]]
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Columbina Columbina
Specio: Komuna grundokolombo 'Columbina passerina'
Binoma nomo / Trinoma nomo / ktp.
Columbina passerina

Carolus Linnaeus 1758

La Komuna grundokolombo (Columbina passerina) estas specio de birdoj de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi vivas en la tropika Nova Mondo.

Enhavo

[redakti] Disvastigo

Ĝi estas loĝanta kaj reproduktanta el Bermudo, tra la plej suda Usono, Meksikio kaj Karibio, ĝis Sudameriko, kaj troviĝas tiom sude kiom ĝis norda Brazilo.

La Komuna grundokolombo loĝas arbustejojn kaj aliajn malfermajn kamparojn.

[redakti] Aspekto

Komuna grundokolombo estas eta mallongvosta kolombo 17cm longa. Ties pezo estas kutime ĉirkaŭ 32g. Plenkreskuloj havas grizbrunajn dorson kaj subflugilojn, kun grizverda nuanco en plej alta dorso kaj nigraj punktoj (eble iun bluan aŭ verdan) en malalta dorso (flugilkovriloj). Ili havas skvamecan aspekton en brusto kaj kapo. La vosto estas bruna centre, kun nigraj bordoj kaj blankaj anguloj. La beko estas oranĝoflava kun la pinto nigra. Dumfluge, la subflugiloj montras ampleksan avelkoloran plumaron.

Masklaj plenkreskuloj havas rozkolorecajn kapon, kolon kaj bruston kaj rozkoloran neskvamecan ventron. Lia nuko estas blueca. La ino kaj la junuloj estas helgrizaj kie la masklo estas rozkolora kaj havas grizajn nukojn.

[redakti] Kutimaro

Ili konstruas feblan neston el bastonetoj en arbo, kie la ino de metas du blankajn ovojn. La flugo estas rapida kaj rekta, kun regula frapado kaj eventuala vipado de fligiloj karaktera de kolomboj ĝenerale.

La Komuna grundokolombo manĝas ĉefe semojn, sed ankaŭ kelkajn insektojn. Ties voĉo estas milda kverado ŭo-ap.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj