Grundoplibonigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grundoplibonigoteroplibonigo estas ĉiu inventaĵo je ia grundo, tero, kio igas ilin pli uzeblaj por homa agado. Tiuj inventaĵoj altigas la valoron de la teropeceto (ekz. niveligo, kompaktigo de tero, grundo, por konstruo de domoj; forigo de poluaĵoj el la grundo, de poluita grundo, vojkonstruado).

En agrikulturo, plej ofte la grundoplibonigo signifas plibonigon de rikoltorezultoj de la agro, do tiukaze oni povas paroli pri agroplibonigo, kio estas efektivigita plej ofte per akvumado aŭ forkonduko de superflua, damaĝa akvo. Sed agroplibonigo enhavas ne nur la akvomastrumajn agadojn, sed ankaŭ ĉiujn kemiajn, biologiajn metodojn (ekz. verda sterkado), kiuj grave altigas la produktemon de la agro. Pliaj agadoj por agroplibonigo celas agadon kontraŭ erodo, dezertiĝo, vento (protekta arbarigo, arbustigo, formigo de heĝo), inundo (konstruo de digoj), por akvorezervado.