Grutas-Parko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grutas-parko)
Grutas-Parko
parko de skulptaĵoj • arta muzeo
Lando Litovio vd
Situo komunumo Druskininkai
Estiĝo 2001
Koordinatoj 54° 1′ 15″ N, 24° 4′ 47″ O (mapo)54.02083333333324.079722222222Koordinatoj: 54° 1′ 15″ N, 24° 4′ 47″ O (mapo)
Grutas-Parko (Litovio)
Grutas-Parko (Litovio)
DEC
Grutas-Parko
Grutas-Parko
Situo de Grutas-Parko
Map
Grutas-Parko
Retpaĝo http://grutoparkas.lt/
vdr
La sola statuo de Stalino en Grutas-Parko

La Grutas-Parko (Grūto parkas) estis iniciatita de la litova entreprenisto Viliumas Malinauskas kaj malfermiĝis la 1-an de aprilo 2001. Intertempe la parko estas turista magneto.

Ĝi troviĝas proksime de la litova turisma urbo Druskininkai en la sudo de Litovio. En la parko troviĝas impresa nombro da skulptaĵoj el la tempo de la sovetia okupo de Litovio, kiuj estis forigitaj de siaj originaj pozicioj en la urbocentroj, sed ĉi-tie "rubaĵigitaj" kaj - meze de pina arbaro, en por propagandaj statuoj intence groteske stranga ĉirkaŭaĵo - restarigitaj.

En suvenirejo aĉeteblas specialaj glasoj kun portretoj de Stalino, Lenino, Ĥruŝĉovo kaj Breĵnevo samkiel bildoj de junaj komunistoj, oktobro-revoluciuloj kaj modelaj komunistaj gelaboristoj. En restoracio kelnerinoj en pioniro-uniformaj ĉemizoj servas vodkon kaj manĝaĵojn tipajn por la epoko - en tipaj, senorname solidaj ujoj. "Bestokaresa parketo" allogas la plej etajn gastojn, kiuj naskiĝis longe post la fino de la soveta erao kaj ne interesiĝas pri propagandaj statuoj aŭ vodko.

Meze de pinoj, la parko kreiĝis en marĉa tereno de la Nacia Parko Dzūkija. Multaj detaloj rememorigas vizitantojn pri la "Gulagoj", la Sovetuniaj Malliberejaj Kampadejoj: lignaj padoj, gardoturoj kaj bariloj. Iuj kritikantoj protestas, ke ĝi revekas dologigajn memorojn, kaj la parko daŭre havas fortajn kontraŭantojn - kvankam ne ekzistas disputo pri la fakto, ke la parko plenas je ironio kaj celas same amuzi kiel informi.

la Monato-artikolo ĉe la parka enirejo

Cetere la internacia magazino Monato dum la numero februaro 2002 sur paĝo 30 sub la titolo "Kurioza parko allogas turistojn" amplekse en Esperanto informis pri la parko - antaŭ la enirejo de la parko prezentiĝas pligrandigitaj artikoloj pri la parka malfermo, kaj inter ili tre videble la Monato-artikolo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]