Guérande

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


Guérande
komunumo
Guerande Tor.jpg
Pordego Saint-Michel, ĉefa enirpordo de la mezepoka urbo
BlasonGuerande.svg
Blazono
Regno Flago de Francio  Francio
Regiono Pays de la Loire
Departemento Loire-Atlantique
Kantono Le Croisic ĉefurbo de 2 kantonoj
Arondismento Saint-Nazaire
Interkomunumo Cap Atlantique
Koordinatoj 47°19′44″N 02°15′41″W  /  47.32889°N, 2.26139°U / 47.32889; -2.26139 (Guérande)
Plej alta punkto
 - alteco 60 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 81,44 km² (8 144 ha)
Loĝantaro 13 603 (1999)
Urbestro Jean-Pierre Dhonneur
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 44350
INSEE 44069
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Guérande
v  d  r
Information icon.svg

Guérande estas okcidenta urbo de Francio, kiu troviĝas en la departemento Loire-Atlantique kaj en la regiono Luarlandoj.

Arta kaj historia urbo ekde 2004, la komunumo estas fama pro siaj salmarĉoj kaj sia mezepoka urbo. Ĝi estas unu el la maloftaj francaj urboj, kiuj konservis siajn tutajn remparojn (1 434 m de cirkonferenco). Ĝi estas grava loko en la historio de la duklando de Bretonio kaj, historie, la ĉefurbo de teritorio nomata "duoninsulo de Guérande", kiu koincidas kun la plej suda etendiĝo de la bretona lingvo.

Guérande estas unu el la 21 komunumoj, kiuj apartenas al la regiona naturparko de Brière.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo de Guérande en la departemento Loire-Atlantique

Situo[redakti | redakti fonton]

En la salmarĉoj de Guérande : la Traict
En "Grande Brière", la kanalo de Bréca

Guérande situas je 19 km okcidente de Saint-Nazaire, je 70 km sud-oriente de Vannes kaj je 80 km okcidente de Nantes.

Guérande situas sur la duoninsulo de Guérande, teritorio tiel nomata ĉar ĝi estas ĉirkaŭata, okcidente per Atlantiko, oriente per la marĉo de Brière, sude per la riverego Luaro kaj norde per la rivero Vilaine.

Loko[redakti | redakti fonton]

La lando de Guérande konsistas el du malsamaj partoj (franclingve terroirs, landetoj kun aparta grundotipo) : la salmarĉa lando kaj la lando de Mès[1], apartigitaj per la abrupta monteto de Guérande[2]. Tiuj du landoj distingiĝas nun per arkitekturo kaj tradiciaj homaj aktivadoj (ekonomio, malnovaj kostumoj, tradiciaj dancoj).

La salmarĉa lando

Ĝi situas inter la monteto de Guérande kaj la duoninsulo de Le Croisic kaj konsistas el la salmarĉoj kaj la apudaj terpecoj ; la alteco estas tie inter 0 kaj 10 metroj. Tie estas la insuloj Lénifen kaj Saillé (salmarĉista vilaĝo), la duoninsulo de Lanclis nord-okcidente, la salmarĉistaj vilaĝoj Kerignon, Pradel, Mouzac piede de la krestlinio.

La monteto de Guérande

Ĝi respondas al fendolinio, kiu etendiĝas de Piriac-sur-Mer ĝis Saint-Nazaire laŭ nord-okcidenta/sud-orienta direkto, determinanta la ekziston de linio paralela al la krestolinio de Bretonio norde kaj kun sama origino, kaj al la bordo de la duoninsulo de Le Croisic sude.

La lando de Mès

Ĝi etendiĝas sur la alia flanko de la monteto ĝis Herbignac norde kaj Piriac-sur-Mer okcidente ; ĝi malsupreniras laŭ malforta deklivo al la Brière nord-oriente. Pejzaĝo de bredado superregas, tiu norda parto de la komunumo trairis freŝdatan parcelokunigon, kiu malaperigis grandan parton de la heĝa kamparo.

Estas esprimo uzata en tiu regiono por priskribi la situon de tiu urbo inter la salmarĉoj, la blanka lando (pro la salo), kaj la Brière, le nigra lando (pro la torfo) : « Guérande : inter Blanka Lando kaj Nigra Lando ».

La marĉoj de Mès, la marĉoj de Grande Brière kaj la salmarĉoj de la duoninsulo de Guérande, kiuj por parto estas sur la komunumo de Guérande, estas registritaj sur la listo de la « protektataj humidaj zonoj » (Konvencio de Ramsar). Plie, la loko de la salmarĉoj de Guérande estas registrita ekde 2002 sur la listo submetata de Francio al la komitato por la registrado al la monda homara heredaĵo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Compass rose pale.svg Herbignac Saint-Lyphard, Saint-Joachim Compass rose pale.svg
La Turballe

North
West  GUÉRANDE  East
South

Saint-André-des-Eaŭ

Batz-sur-Mer Le Pouliguen, Atlantiko La Baule-Escoublac

Historio[redakti | redakti fonton]

Menhiro de Bissin

Prahistorio[redakti | redakti fonton]

La duoninsulo de Guérande (laŭ larĝa senco, kaj inkluzivanta la marĉojn de Grande-Brière motière) enhavas preskaŭ 50 % de la megalitaj monumentoj restantaj en la departemento Loire-Atlantique[3].

La regiono de Guérande estis loĝata ekde la Prahistorio, ĉefe ekde la meza Neolitiko (Ĉaseeno?).

Protohistorio[redakti | redakti fonton]

Malalta steleo de La Madeleine / Kerbourg, periodo de La Tène

La gallo-romana epoko[redakti | redakti fonton]

Paĝo de la Notitia dignitatum, dekstre malsupre : Grannona du Tractus Armocani

Le loko de la mezepoka urbo ne rivelis spurojn de grandaj gallo-romanaj konstruaĵoj

La Mezepoko[redakti | redakti fonton]

De la bretona koloniiĝo ĝis la feŭdeco : de la 6-a ĝis la 11-a jc[redakti | redakti fonton]

Post la batalo de Soissons en 486, la teritorio de la duoninsulo de Guérande fariĝis sub la regado de la frankoj, kiel la tuto de la teritorioj nomataj poste Neŭstrio, inter ili la graflando de Nantes. En ĉirkaŭ 800, Karolo la Granda rekonkeris tre provizore la teritoriojn inter la riveroj Luaro kaj Vilaine, same kiel la sudon de la lando de Vannes (aŭ "Broërec"), aparte la duoninsulon de Rhuys kaj Vannes. La limlandoj tiel estis restarigitaj, sed la bretonlingvaj loĝantaroj restis sur la duoninsulo de Guérande. En 939, la vikingoj forlasis Bretonion, la priraboj fariĝis pli maloftaj ekde 960, la Lando de Guérande reprenas sian lokon en la Dulando de Bretonio, kiu sin reorganizis sub la regado de Alano la Tordbarba dirata al louarn.

La Mezepoko ĝis la hereda milito[redakti | redakti fonton]

Guérande kaj la hereda milito de Bretonio (1341-1364)[redakti | redakti fonton]

La hereda milito de Bretonio, inter du pretendantoj al la postregado de Johano la 3-a, Johano de Montfort kaj Karolo de Blezo (franclingve "Charles de Blois"), devas esti lokita en la kunteksto de la centjara milito. Je la loka nivelo, tiu konflikto, malgraŭ la detruo de la urbo Guérande, redonis propseron al la régiono.

La situo de Guérande komence de la konflikto

Akto datiĝanta de la 26-a de decembro 1332 indikas ke Guerrande, Baas, Saillé apartenis al Johano de Bretonio, grafo de Montfort.

La rabo de Guérande (1342)

Printempe 1342 : la rabo de Guérande[4], fare de la francaj, hispanaj kaj ĝenovaj trupoj sub la komando de Louis de la Cerda, dirata Ludoviko de Hispanio, Admiralo de Francio, de la flanko de karolo de Blezo, kies kuzo li estis.

La morto de Johano de Montfort (1345)

Post la morto de Johano de Montfort en 1345, lia filo, la estonta Johano la Kvara daŭrigis la konflikton. La gerandaj trupoj restis fidelaj al Montfort, kvankam la episkopo de Nantes pasis al la flanko de Karolo de Blezo. En 1355, Eduardo la Tria, reĝo de Anglio kaj estonta kuratoro de la estonta Johano la Kvara de Bretonio rekomendis la cedon de la fortikaj urboj al la duko de Lancastre.

La unua traktato de Guérande (1365)

La 12-an de aprilo 1365, la unua traktato de Guérande estis subskribita en la Kolegiato Saint-Aubin de Guérande, tiam en rekonstruado, simbola loko por la venkinta partio, ĉar tiu urbo estis la sola de Montfort en Bretonio komence de la konflikto. La traktato ĉesigis la heredan militon de Bretonio kaj Johana de Pentievro renoncis pri la duklando favore al la filo Johano de Montfort: Johano la Kvara.

La fino de la mezepoko[redakti | redakti fonton]

La konflikto kun la reĝo de Francio kaj la dua traktato de Guérande (1381)

En 1371 : nova sieĝo kaj kapto de Guérande fare de Bertrand Du Guesclin.

La bretonaj nobeloj ribelis kontraŭ Johano la Kvara, kiu ekziliĝis al Anglio en siaj posedaĵoj de Richemont. En 1378, la reĝo de Francio profitas tiun situacion por provi akapari Bretonion, sed la bretona nobelaro revokis Johanon la Kvaran kaj la konflikto redaŭris kontraŭ Francio. En 1379, Olivero la Tria de Clisson, senjoro de Clisson provis konkeri la urbon, sed post mallonga sieĝo, la bretonaj kaj gerandaj trupoj eliris kaj postkuris lian armeon ĝis sur lia regiono ĉirkaŭ Blain.

Dua traktato de Guérande estis subskribita la 4-an de aprilo 1381 inter la duko Johano la Kvara kaj Karolo la 6-a en la kapelo Notre-Dame la Blanche (remparinterne) ĵus rekonstruita. Tiu traktato definitive solvis la heredan problemon en la duklando de Bretonio kaj klarigis la rilatojn inter la reĝlando de Francio kaj la duklando de Bretonio.

La retrovita paco
Remparoj

Signo de tiu nova paca tempo, la geedziĝo de Johano la Kvara, duko de Bretonio, kun Johana de Navaro, estis celebrata en Saillé, kore de la salmarĉoj, en 1386. La nunaj remparoj estis konstruitaj post tiuj konfliktoj sur la ruinoj de la antaŭaj fortikaĵoj, precipe dum la regado de Francisko la Dua[5].

Blazono de la monaĥejo Saint-Yves, 18-a jc

En 1404, la duko Johano la Kvina aprobis la kreon de dominikana monaĥejo Sankta Ivo situanta en la ĉirkaŭurbo Bizienne ; en 1405, li kreis jaran foiron profite al tiu monaĥejo (la 20-an kaj 21-an de majo). La papo Benedikto la Dektria donis sian konsenton en 1409, kiam la konstruado estis jam komencita.

La moderna epoko[redakti | redakti fonton]

La regno de Anna de Bretonio

Dum la « freneza milito », en plena mobilizado, la dukino Anna, per letero de la 9-a de aprilo 1484, konsentas al la gerandanoj diversajn privilegiojn, kompense de trupprovizoj kaj por certigi financan apogon de la urbo dum tiu konflikto : ŝi « nobeligis la salmarĉojn, malŝarĝante ilin per impostoj... ». La gerandanoj ne forgesis tiujn privilegiojn, ne pli ol tiuj konsentitaj al la loĝantoj de la Grande Brière.

Memore al siaj multaj restadoj en « sia bona urbo »[6] kaj al sia fideleco al la Familio Montfort, Anna de Bretonio estus, laŭ tradicio, donacinta orkronon al Guérande, arĝentkronon al Saillé, kaj orumitan kuprokronon al Trescalan (nun en la komunumo La Turballe). La du unuaj malaperis, sed la tria ankoraŭ ekzistas, kaj estas ĉiam portata de la geedzoj dum ties geedziĝo.

Guérande post la porĉiama unuiĝo (1532)

La « kastelo » estis detruita en 1614 laŭ ordono de la Ĝenerala Asembleo de Bretonio. Tiu « loĝejo » verŝajne fortikigita utilis kiel senjora domo por la dukoj de Bretonio okaze de ties restadoj en Guérande kaj kiel monfarejo por Johano de Montfort dum la hereda milito de Bretonio.

La Ĝenerala Asembleo de Bretonio kunvenis plurfoje en Guérande, aparte en 1625, verŝajne en la konstruaĵo uzata kiel "Cohue" kaj juĝejo, kiu situis sur la loko de la nunaj haloj aŭ en la monaĥejo Sankta-Ivo. Ambaŭ la kanonikaro kaj la urbo de Guérande sendis deputitojn al la Ĝenerala Asembleo kaj al la Parlamento de Bretonio.

La konspiro de Pontcallec

La nobelaro de la duoninsulo de Guérande, aparte tiu de la urbo, aliĝis al la « Konspiro de Pontcallec » inter 1717 et 1719. Plej multaj el ili subskribis la unuiĝan akton de la « konspiro ».

Heraldiko kaj logotipo[redakti | redakti fonton]

Blason ville fr Guérande (Loire-Atlantique) Losange.svg
Blason guerande.svg

Por Victor Adolphe Malte-Brun, la blazono de Guérande estas: de gueules, à deŭ lions passants d'argent (esperantlingve "ruĝa kun du pasantaj nigraj leonoj").

Blason-guerande-2.jpg

Eksteraj ornamoj : ekzemplo de la poŝtmarko pri la kolegiata horloĝo, datiĝanta de 1642.

Flago[redakti | redakti fonton]

Guérande havas flagon (similan al la flago de Kebekio) : nigra kruco sur blanka fono (nomata « Kroaz du », ankaŭ uzata de la trupoj de la dukoj de Bretonio), kun peniktuŝoj per ermeno en ĉiuj kvartaloj; ĝi flirtis sur la ŝipoj armitaj de la urbo, aparte por la salkomerco kaj vinkomerco direkte al norda Eŭropo. Special-guidon-breton.png "Guidon" de la mezepoka fino.

Banniel Gwenrann.svg Flago restarigita de la loĝantoj de Guérande ekde 1999.

Logo de Guérande : antaŭ la suno nemalhavebla al la salejoj, salamaso (franclingve nomata "mulon") ariganta la sezonan produktadon.


Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Atlas historique des Pays et Terroirs de Bretagne, Ph. Jouët kaj K. Delorme, eldoninto Skol Vreiz, sintezaj mapoj de la paĝoj 123-125.
  2. Nomata franclingve « sillon de Guérande » de André Vigarié, Yves-Henri Nouailhat et al., Loire-Atlantique, eldoninto "éditions Bonneton", Parizo, 1998, paĝo 248, sed ankaŭ, kontraŭdire, en la sama libro, en la parto redaktita de la sama aŭtoro, estas indikite ke nur la Krestolinio de Bretonio, relieflinio iranta de Nantes al Quimper estas tiel nomata "sillon" (p. 248), « Sillon de Guérande » estas por la aŭtoro analogio.
  3. L. Pirault. Inventaire des monuments mégalithiques et préhistoriques de la presqu'île guérandaise, arkeologia mapo, 2 vol., Nantes, SRA Luarlandoj, 1994.
  4. Froissart, Chroniques, livre I, chapitre CLI
  5. Elementoj de la antaŭa remparo restas videblaj inter la turo Sainte-Anne kaj la pordego de Vannes, kaj ankaŭ je la nivelo de la pordego de Saillé.
  6. Aparte dum vintre 1488-1489, la kortego ekloĝis en Guérande pro epidemio, kiu frapis en Nantes.