Gvadalevino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guadalevín)
Gvadalevino
rivero
Bazaj informoj
Longeco 121 km
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Malago
vdr

La rivero Gvadalevino (hispane Guadalevín) estas mallonga rivero en la sudo de Hispanio kiu fluas en la provinco Malago. Ĝi estas alfluanto de la rivero Gvadiaro, kies nomo venas de la araba Wadi-al-Labal («laktorivero»).

Gvadalevino naskiĝas en la Montaro de la Neĝoj kaj en la unua sekcio ĝi estas ankaŭ konata kiel rivero Granda ĝis atingo de la lokoj Navares kaj Tejares. Poste ĝi kuras tra la urbo Arundo kie ĝi skulptigas la faman Tranĉon, kaj fine elfluas en la rivero Gvadiaro en loko konata kiel La Indiana (vidu artikolon indjano).

Koordinatoj: 36° 44′ 23.91″ N 5° 10′ 4.86″ U / 36.7399750 °N, 5.1680167 °U / 36.7399750; -5.1680167 (mapo)