Guayaquil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guajakilo)
Guajakilo
Guayaquil
urbo • urbego • plej granda urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Provinco Guayas
Kantono Guayaquil
Poŝtkodo EC0901
Retpaĝaro www.guayaquil.gob.ec
Demografio
Loĝantaro 2 278 691  (2010)
Loĝdenso 6 614 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 2° 11′ S, 79° 53′ U (mapo)-2.1833333333333-79.883333333333Koordinatoj: 2° 11′ S, 79° 53′ U (mapo)
Alto 4 m
Areo 344,5 km² (34 450 ha)
Horzono UTC-05:00 [+]
Situo de Guajakilo rilate al provinco Guayas.
Situo de Guajakilo rilate al provinco Guayas.
Guajakilo (Ekvadoro)
Guajakilo (Ekvadoro)
DEC
Guajakilo
Guajakilo
Situo de Guajakilo

Map

Pliaj informoj
Riveroj Guayas
Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guayaquil [+]
vdr
Muzeo de antropologio kaj moderna arto en Guajakilo
Pentraĵoj sur muroj de filio de la Centra Banko de Ekvadoro
Malriĉaj kvartaloj (barrio)

GuajakiloGuayaquil (legu gŭajaKIL) estas la plej granda urbo de Ekvadoro, ĉefurbo de la provinco Guayas. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 2,27 milionojn da loĝantoj.

La urbo estis fondita en 1531 kun la nomo Santiago de Guayaquil. Ĝi situas ĉe 2° 13′ S, 79° 54′ U (mapo)-2.2166666666667-79.9 , 250 km sude de la ĉefurbo, Kito, apud la Pacifika Oceano.

La urbo estas la industria centro de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

Guayaquil estis fondita je la 25-a de julio de 1531, fare de la hispana konkeranto Francisco de Orellana. En 1600 ĝi havis ĉirkaŭ 2.000 loĝantojn, kaj en 1700 iom super 10.000.

En 1687 kaj denove en 1709 ĝi estis atakita de piratoj.

En 1820 grupo de civiluloj kun la apogo de kelkaj soldatoj de la bataliono "Granaderos de Reserva", deklaris la sendependecon el Hispanio. José Joaquín de Olmedo estis nomumita guberniestro de Guayaquil.

En 1822 José de San Martín kaj Simón Bolívar havis faman konferencon en Guayaquil por plani la sendependecon de Sudameriko.

La nuna urbestro (alcaldegobernador de la ciudad) estas Jaime Nebot, kiu planis la projekton Malecón 2000, por renovigi la promenejon ĉe la rivero Guayas.

La 8-an de oktobro 2019 la prezidanto Lenín Moreno anoncis translokadon de la registaro al Guajakilo, ĉar Kito estis paralizita de amasaj protestoj kontraŭ ŝparprogramo trudita de la Internacia Monunua Fonduso (IMF) kiel kondiĉo por ĝia prunto je 4,2 miliardoj da dolaroj.

Gefiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]