Guajira Duoninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La Duoninsulo Guajira (maldekstre) kaj la Golfo de Venezuelo (centre norde) situantaj sude de la Kariba Maro.
Tipa pejzaĝo en Gvaĥira Duoninsulo.
Vajuua farmbieno.

Guajira Duoninsulo (en hispana Peninsula de La Guajira} [guaĤIra], literumita ankaŭ Goajira, ĉefe en tekstoj de la kolonia periodo), estas duoninsulo en norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo en Karibio. Ĝi estas la plej norda duoninsulo en Suda Ameriko kaj havas areon de 25,000 km² etende el la golfeto de Manaure (Kolombio) al la golfeto Kalabozo en la Golfo de Venezuelo (Venezuelo), kaj el Karibio al la montaro Serranía del Perijá. Ĝi estis celo de disputo inter Venezuelo kaj Kolombio en 1891, kaj arbitracio estis profito por tiu laste menciita tiele ke ĝi aliĝis al la Magdalena Departemento. Nune, plej el ties teritorio estas parto de Kolombio, formante parton de La Guajira, dun la restanta strio apartenas al la venezuela subŝtato Zulia. La plej norda parto de la duoninsulo estas nomita Punta Gallinas (12° 28´ N) kaj ĝi estas konsiderata la plej norda parto de kontinenta Sudameriko.[1].

Ekoregiono[redakti | redakti fonton]

La ekoregiono estas la Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj kiu havas areon de 150 000 kvadrataj kilometroj en Gvaĥira Duoninsulo kaj en la regiono ĉirkaŭ la urbo Barankilo. Ĝi okupas Gvaĥiran Duoninsulon, la valon de Ranĉeria-Rivero, kaj Guaĥiran Distrikton, kovrante partojn de la nordorienta marbordo de Venezuelo.

La jara pluvofalo varias inter 125 kaj 1000 mm, kaj la averaĝa temperaturo estas 26° C[2]. Pri la faŭno la ekoregiono estas notinda por esti vivejo de granda populacio de la ruĝa flamengo (Phoenicopterus ruber), krom diverseco de birdoj kaj kiropteroj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. USGS: Caribbean Coast: Guajira Peninsula coast USGS Alirita la 24an de Aŭgusto 2007.
  2. angle (2012-08-02)Guajira-Barranquilla xeric scrub. Alirita 2013-10-11.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Henri Candelier. 1892. Riohacha y los Indios Guajiros. Crónica de un viajero y explorador francés quien durante tres años, 1889–1892, recorrió La Guajira.
  • Martha Ligia Castellanos, Luis Carlos Pardo L. 2000. Caracterización y primera aproximación a la determinación del índice de biodiversidad en los suelos de la cuenca del arroyo Mekijanao, Serranía de la Macuira, Alta Guajira. En: Juan Carlos Pérez (editor) X Congreso Nacional de la Ciencia del Suelo. Programa y resúmenes. El suelo un componente del medio natural. Medellín, Octubre 11 al 13 de 2000
  • Edith González, Gabriel Guillot, Néstor Miranda, Diana Pombo (editores). 1990. Perfil Ambiental de Colombia. Colciencias. Escala. Bogotá.
  • Instituto Geográfico Agustín Codazzi. 1996. Diccionario Geográfico de Colombia. Edición en CD-ROM. Bogotá, Colombia.
  • Thomas Stadtmüller. 1987. Cloud Forests in the Humid Tropics. A Bibliographic Review. The United Nations University, Centro Agronómico Tropical de Investigación y Enseñanza. Turrialba, Costa Rica. 82 pp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

12°00′00″N 71°30′00″W  /  12°N, 71.5°U / 12; -71.5 (Guajira Duoninsulo)