Guanĉoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La vorto guanche [GŬANĉe] aŭ guanĉo estas uzata por la popolo de deveno de inter la popoloj Berberoj kiu loĝis en la insuloj Kanarioj antaŭ la konkero farita de kastilianoj inter 1402 kaj 1496.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Guanĉa mumio en la muzeo de Santa Cruz de Tenerife

Tradicie oni konsideris, ke tiu vorto estis uzata de la indiĝenoj de la insulo Tenerife por si mem. Tiel la vorto guanche devenus el la berberaj vortoj "Wa n Chinet", kiuj signifus "el (homo) kiu estas el Chinet" - Chinet estas la nomo de la insulo Tenerife, tio estas tenerifano. Poste la vorto ĝeneraliĝis por nomi ĉiun indiĝenon de la kanariaj insuloj, kvankam la praloĝantoj Interna ligo de la aliaj insuloj havis siajn proprajn nomojn kaj ne ekzistis vorto por la tuto. Nuntempe la vorto "guanche" uzeblas por la tuta antaŭhispana praloĝantaro de la insularo, kvankam multaj historiistoj uzas ĝin nur por la praloĝantaro de Tenerife; tiu uzo por la tuta insularanaro datiĝas de la fino de la 18-a kaj de la 19-a jarcento, kiam multaj sciencistoj pristudis ĉefe la praloĝantaron de Tenerife.

Aliaj minoritataj teorioj devenigas la vorton de la prafranca vorto "guinchet", kiun la normandaj konkerantoj uzus por la tuta insularanaro, sed fine de la 15-a jarcento, ĉefe post la periodo franconormanda, rilate al la praloĝantaro nur de Tenerife.

Deveno de la praloĝantaro de Kanarioj[redakti | redakti fonton]

Ĉirkaŭ 55% de la aboriĝenaj stirpoj devenas el Magrebo, do de okcidenta norda Afriko. Tamen tiuj ne inkludas la haplogrupon U6b1, kaj pro tio la preciza deveno de la unuaj praloĝantoj pluestas enigmon.[1] Tiuj praloĝantoj rilatus la praaj Berberoj de la nordo de Afriko. Ebla pruvo de la nordafrika deveno de la indiĝenoj de Kanarioj estus la restaĵoj de skribado (kiel tiuj de Garafio aŭ Julán) identaj al aliaj trovitaj en LibioAlĝerio, aŭ la komparo de vortoj aŭ la sistemo de nombrado inter malsimilaj branĉoj de la berbera lingvo kun la guanĉa lingvo.

En la guanĉa praloĝantaro troviĝas du rasaj tipoj: Kromanjonoj kaj mediteraneanoj. La plej antikvaj restoj estas de la 4-a jarcento a.K., kaj la plej parto de la kristana epoko, ĝis la 15-a jarcento.

Kolonigo de la insularo de nordafrikanoj okazis laŭ kelkaj migroj, al kio kontribuis la dezertigo de la dezerto Saharo kaj forpuŝo de la setliĝoj de fenicioj kaj romianoj en la nordo de Afriko. Ili importis hejman bastaron (kaproj, ŝafoj, porkoj kaj hundoj), kiu entute ŝanĝis la feblan ekologion de la insuloj kaj kontribuis al la dezertigo de la etaj insuloj, kaj enmetis tritikon, pizon kaj hordeon.

Socia strukturo[redakti | redakti fonton]

Guanĉa vilaĝeto

La guanĉa socio estis patriarka kaj patrinhereda, kaj estis dividita en tavoloj difinitaj laŭ la riĉeco, pro brutaro ĉefe. Ĉiu insulo dividiĝis en teritorioj kies reĝo estis la mencejo (en Tenerife) aŭ guanartemo (Gran Canaria). Ankaŭ la klassistemo estis diferenca en ĉiu insulo, kaj ĝi estas konata nur ĉe Tenerife kaj Gran Canaria, kie estis resumebla laŭ kategorioj de nobeloj (diversaj) kaj popolo. La pureco de sango inter altranga nobelularo estis absoluta, kaj opor sukcesi iĝi mencejo oni devis montri tiun purecon (oni scias nur pri unu membro de la popolo, Doramas en Gran Canaria, kiu sukcesis iĝi guanartemo). Ĉe Tenerife, laŭ Juan Núñez de la Peña, estis tri sociaj grupoj:

  • Achimencey aŭ nobelulo
  • Achicaxna aŭ vilaĝano
  • Cichiciquio aŭ servisto soldato.
Indiĝena altaro surpinte de Garajonay (La Gomera), kaj monto Teide (Tenerife) fone

La vortoj por identigi la diversajn kategoriojn estas similaj al tiuj po Eŭropo en la Mezepoko ĉar la enmigrintoj uzis ilin por paroli pri la socio de Kanarioj.

Eble la mencejo posedis la plej parton de la brutaro. Eble li posedis ankaŭ la ŝtonminejojn por la ŝtona industrio.

La justico estis okazata en la placo aŭ Tagoror de gravuloj, kaj laŭ la unuaj vizitantoj estis sufiĉe dura.

Oni trovis spurojn de infaninmortigoj kaj poliandrismo en kelkaj insuloj. Tion oni interpretis kiel kultura adaptiĝo al malabundo de resursoj laŭ formo de kontrolo de la loĝantaro.

Teknika disvolviĝo[redakti | redakti fonton]

Kavo de Belmaco, uzita kiel loĝejo de guanĉoj

Rilate la nivelon teknikan, la guanĉoj estis inter la popoloj de la ŝtonepoko, kvankam tio ne estas preciza. La guanĉa kulturo karakteras pro sia antaŭenigo eble pro kulturberberaj trajtoj importitaj el nordo de Afriko kaj povra tekniko pro malabundo de materialoj kaj ĉefe de mineraloj. Ĉefa laboragado estis brutobredado, sed ankaŭ terkulturado, kolektado, fiŝkaptado, mariskokaptado en marbordo kaj manfarado. En la insulo de Gran Canaria terkulturo estis sufiĉe grava, super brutobredado, kaj tie ekzistis ankaŭ akvumado.

La guanĉoj loĝis ĉefe en naturaj kavoj en ŝtonolafo kaj en kabanoj kie ne eblis kavoj. Krome en Gran Canaria ekzistis ankaŭ etaj ŝtonaj dometoj en vilaĝetoj.
Male kiel ĉe antikvaj kulturoj de oceanaj izolitaj insuloj, kiel ĉe Suda Pacifiko, en Kanarioj oni ne trovis spurojn de marveturado. La rilatoj de la unuaj eŭropanoj alvenintaj al Kanarioj rakontas, ke la guanĉoj tute estis perdintaj konojn pri marveturado kaj pro tio la diversaj insuloj restis izolitaj dum jarcentoj kaj disvolvigis malsimilajn kulturojn.

Teritorioj[redakti | redakti fonton]

Divido de Tenerife antaŭ la konkero, en la centro komunejo

La insulo de Tenerife estis dividita en naŭ "regnoj" aŭ mencejlandoj, estritaj de stirpoj. En Gran Canaria, dekomence ekzistis 10 guanartelandoj, sed ili unuiĝis iome antaŭ la kastilia konkero ĉirkaŭ du grandaj teritorioj. La insulo de La Palma estis dividita en 12 teritorieroj aŭ kantonoj; la Gomera en 4 kaj Fuerteventura en 2. En Lanzarote kaj Hierro ne estis teritoria divido.
Ne ĉiu teritoria divido koincidis kun simila politikosocia organizado. Tiele dum ĉe insuloj kiel La Palma la tiel nomitaj "regnoj" estis sociaj formiĝoj proksima de la ideo "tribo", kaj ĉe Gran Canaria estis jam praŝtataj organizoj.

Dum la konkero oni supozas, ke ekzistas ĉirkaŭ 30.000 aŭ 35.000 indiĝenoj en Tenerife kaj inter 30.000 kaj 40.000 en Gran Canaria.

Guanĉaj loknomoj[redakti | redakti fonton]

Religio[redakti | redakti fonton]

Idolo de Tara, en la Museo Canario, Las Palmas de Gran Canaria.
Ídafe

La guanĉoj havis siajn proprajn diojn, diversaj laŭ la insulo kaj neniu komuna, kvankam la konceptoj ja estis foje komunaj.

  • En El Hierro oni havis du gravajn diojn, Eraorahan (masklo) kaj Moneiba (ino) kiel bonfaraj dioj kaj alian malbonan al kiu oni petis dum malespero, nomita Aranfaybo.
  • En La Gomera oni adoris dion kreinton nomitan Orahan kaj aliflanke Hirguan, la malbonan dion, kiu havis aspekton de hareca homo.
  • En La Palma oni kredis je Abora suna dio, kaj je malbona dio lanhundoforma (Iruene). Ankaŭ oni faris proponojn al rokaĵo Idafe, lokita en la interno de La Caldera de Taburiente por eviti la finon de la mondo.
  • En Tenerife oni kredis je Achaman ("la ĉieloj" ). Estis la bona dio, de la sorto kaj bonfarado. Aliflanke estis Guajota, la diablo, kiu loĝis en la interno de Echeide (la infero), identigita kun la monto Teide. Magec (suno) estis la supera dio. En Tenerife, kiel en aliaj insuloj, ekzistis ankaŭ spuroj de adoro al la prauloj, konata ĉefe pro mumiigo de kadavroj.
  • En Gran Canaria la supera dio estis Acoran sed ekzistis ankaŭ aliaj duarangaj.
  • En Fuerteventura, oni adoris la monton Tindaya, kie oni oferi donacojn. En tiu monto oni trovis enrokajn gravuraĵojn, kiun oni nomis "podomorfoj".

La guanĉoj kaj la kastilia konkero[redakti | redakti fonton]

Batalo de Acentejo

La konkero de la Insularo Kanarioj farita de la regno de Kastilio daŭris preskaŭ cent jarojn, el 1402 al 1496, kaj kialis la malaperigon de granda parto de la kulturaj elementoj indiĝenaj en la tuta insularo. La konkero utiligis metodojnkiuj poste estos kutimaj en la konkero de Ameriko: destruado de la loka kulturo, konvertigo al kristanismo kaj miksrasigo inter kolonoj kaj loka loĝantaro.

Kiel ekzemplo de la sinteno de la unuaj eŭropanoj en la insularo jen la vortoj de la konkeristo normana Gadifer de la Salle dum la konkero de Lanzarote: "Ni kaptis kaj mortigis multajn el ili kaj kaptis inojn kaj infanojn……, ka la intenco estas, se ni ne trovis aliajn rimedojn, ke ni mortigu la virojn de la lando….; kaj konservu la inojn kaj infanojn kaj ni baptu ilin kaj vivu kiel ili, ĝis kiam Dio diru aliel".

La malpliiĝo de la loĝantaro en la insuloj de Lanzarote kaj Fuerteventura devigis la kolonojn serĉi laboristaron laŭ sklavoj el Afriko. Temas pri la moriskoj, Kiuj miksiĝis kun la supervivintaj indiĝenoj.

En la insulo de La Gomera restis sufiĉe da praloĝantoj kaj estis minoritata la reloĝigo eŭropa (portugala kaj kastilia ĉefe). Tie oni konservas guanĉan kutimon, nome la gomera Silbo.

En la tuta insularo estis malpliiĝo de la loĝantaro, sed ne biologia ekstingo, tamen ja malaperis plej parto de la kulturaj elementoj de tiu praloĝantaro. Ĉiukaze ĉfe en la izolitaj brutobredistaj komunumoj, supervivis multaj el tiuj kulturaj elementoj dum kelka tempo. Historiistoj kiel Aznar Vallejo parolas pri la fakto, ke triono de la loĝantaro de Kanarioj komence de la 16-a jarcento estus indiĝena, dum aliaj kiel Macías supozas 40 %.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tesis: Composición genética de poblaciones históricas y prehistóricas humanas de las Islas Canarias de Maca Meyer, Nicole

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]