Guanacaste

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Guanacaste en Kostariko
Strando ĉe Guanacaste.

Guanacaste estas provinco de Kostariko situanta en plej nordokcidenta parto de la lando, laŭlonge de la marbordo de la Pacifika Oceano. Ĝi limas kun Nikaragvo norde. Oriente estas la provinco Alajuela, kaj sudoriente Puntarenas. Ĝi estas la plej disa loĝata el ĉiuj provincoj de Kostariko. La provinco kovras areon de 10,141 km²[1] kaj je 2010, havis populacion de 326,953.[2]

La ĉefurbo de Guanacaste estas Liberia.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La provinco ricevas sian nomon el guanacaste aŭ orelarbo, kiu estas la nacia arbo de Kostariko.

Politika divido[redakti | redakti fonton]

Guanacaste estas subdividata en dekunu kantonoj. La kantonoj (kun ĉefurbo interparenteze) estas la jenaj:

  1. Liberia (Liberia)
  2. Nicoya (Nicoya)
  3. Santa Cruz (Santa Cruz)
  4. Bagaces (Bagaces)
  5. Carrillo (Filadelfia)
  6. Cañas (Cañas)
  7. Abangares (Las Juntas)
  8. Tilarán (Tilarán)
  9. Nandayure (Carmona)
  10. La Cruz (La Cruz)
  11. Hojancha (Hojancha)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Instituto Geográfico Nacional (IGN), 2009
  2. Resultados Generales Censo 2011 p. 22

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]