Guardia Mitre

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guardia Mitre
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 40° 26′ S, 63° 41′ U (mapo)-40.43333333-63.68333333Koordinatoj: 40° 26′ S, 63° 41′ U (mapo) [+]
Alto 25 m [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
Guardia Mitre (Argentino)
Guardia Mitre (Argentino)
DEC
Guardia Mitre
Guardia Mitre
Situo de Guardia Mitre

Map

vdr

Guardia Mitre estas vilaĝo de la departemento Adolfo Alsina, en la provinco Río Negro, Argentino. Ĝi enhavas 856 loĝantojn. Tie naskiĝis fama aktorino Libertad Leblanc (24a de februaro de 1938).

Loko[redakti | redakti fonton]

Ĝi troviĝas ĉe la norda bordo de la Rivero Negro, meze survoje inter General Conesa kaj la aglomeraĵo Viedma - Carmen de Patagones, je ĉirkaŭ 70 km nordokcidente de tiu komarko. Oni povas aliri tra la Nacia Ŝoseo 250, la RP 53 aŭ la RP 50.

Polemiko[redakti | redakti fonton]

La Respubliko Argentino estas organizata en 23 provincoj krom la Aŭtonoma Urbo Bonaero, kie troviĝas la sidejo de la federala registaro. Laŭ la leĝo 23512 de 1987, la Ĉefurbo de la Respubliko devas esti translokigita al nova Federala Distrikto, kreota en la municipoj de Viedma kaj Guardia Mitre (Río Negro) kaj parto de la Partio Patagones (Bonaero). La translokigo estis akceptita de la provincoj Río Negro (Leĝo 2086) kaj Bonaero (Leĝo 10454), sed tio senvalidiĝis ambaŭkaze en 1992 pro manko de efektivigo. Por oktobro de 2013 la nacia leĝo ankoraŭ validas, sed la translokigo estis haltigita kaj Bonaero pluestas la ĉefurbo de la respubliko plenrajte.