Guarino da Verona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guarino de Verono
(1374-1460)
humanista italicus
humanista italicus
Persona informo
Naskiĝo decembro 1374
en Verono,  Italio
Morto 14-a de decembro 1460
en Ferrara,  Italio
Lingvoj italarenesanca latinolatina vd
Alma mater Universitato de Ferrara
Familio
Infanoj Battista Guarino vd
Profesio
Okupo poeto • filozofotradukisto • humanisto • universitata instruisto • skribisto vd
Laborkampo humanismo • translations from Greek vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guarino Veronese (1374-1460) (naskiĝis en Verono, en la decembro 1374 - mortis en Ferrara, en la 14-a de decembro 1460) estis itala humanisto de la 15-a jarcento. Li pioniris en la studado de la greka lingvo dum la unuaj tempoj de la Renesanco, lingvo kiun li lernis gvidita de Manuelo Krizolora (1355-1415)[1] dum kvin jaroj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li estis lernanto de Johano de Raveno, en Padovo. En 1429, li lasis tiun urbon pro la pesto, kaj Niccolò Niccoli (1365-1437)[2] lin invitis kiel mentoro de sia filo Leonello d'Este (1407-1441)[3] en Ferrara. En oktobro 1442, li fondis lernejon, kiu estis parto de la Universitato de Ferrara.

Inter Guarino kaj Poggio Bracciolini okazis polemiko pri la komparaj meritoj inter Julio Cezaro kaj Skipio Afrika. En 1435, Poggio, per letero al Scipione Mainenti[4], laŭdegas la meritojn de Skipio Afrika, la venkinto de Hanibal Barka. Guarino reciprokis per letero al Leonelo d'Este, sekvita de nova letero de Poggio - ĉifoje adresita al Francesco Barbaro titolita Defensio de praestentia Cesaris et Scipionis.

Guarino, kiel klerulo, eltradukis sennombrajn verkojn el la greka kaj latina lingvoj, ĉefe de Plutarko kaj preskaŭ ĉiuj verkoj de Strabono. Unu lia disĉiplo estis Francesco Griffolini.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Plutarchus De liberis educandis, 1485
  • Vitae parallelae, 1491
  • Grammatica Pyladis, Giovanni Battista Boccardo Pilade 1500
Verko "De situ orbis" ("Pri la situacio de la mondo"),
fare de Strabono, eldonita en 1510

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj