Guarulhos
Guarulhos estas universitata urbo kaj antaŭurbo de San-Paŭlo (urbo) en subŝtato San-Paŭlo en federacia ŝtato Brazilo.
La Kornokriulo (Anhima cornuta) aperas en la blazonoj de Tietê[1] kaj de Guarulhos, Brazilo.
Bazaj informoj
- Areo: 318 km²
- Alto super marnivelo: 759 m
- Loĝantaro: 1 299 300 en 2009
- Horzono: UTC -3 (somere -2
- Poŝtkodo: 07000-000
- Telefonkodo: +55 11
- Aŭtokodo:
- 23° 27′ 46″ S 46° 31′ 58″ U / 23.46278 °S, 46.53278 °U (mapo)Koordinatoj: 23° 27′ 46″ S 46° 31′ 58″ U / 23.46278 °S, 46.53278 °U (mapo)
Situo
Guarulhos situas de San-Paŭlo (urbo) je 17 km-oj.
Historio
Guarulhos fondiĝis en 1560 fare de pastro por defendi urbon San-Paŭlo. Komence de la 20-a jarcento la komunumo ricevis fervojon, kurenton kaj telefoncentralon. En 1940 biblioteko ekfunkciis. Tiutempe Guarulhos industriiĝis.
Klimato
Guarulhos havas subtropikan klimaton. La tutjara averaĝa temperaturo estas 19 C, sed dum la loka vintro kelkfoje estas frosto. Jare pluvas po 1470 mm.
Trafiko
Guarulhos havas internacian flughavenon.
Vidindaĵoj
Famuloj
- tie naskiĝis Gustavo Maciel de Oliveira
- tie mortis Regina Moraes