Guatavita

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guatavita
lago [+]

Supermara alteco3 000 m [+]
Koordinatoj4° 58′ 38″ N, 73° 46′ 32″ U (mapo)4.9772222222222-73.775555555556Koordinatoj: 4° 58′ 38″ N, 73° 46′ 32″ U (mapo)

Guatavita (Kundinamarko)
Guatavita (Kundinamarko)
DEC
Guatavita
Guatavita

Guatavita (Kolombio)
Guatavita (Kolombio)
DEC
Guatavita
Guatavita
Map
Guatavita
Vikimedia Komunejo:  Laguna de Guatavita [+]
vdr
Lago Guatavita
Muzeo de Guatavita

Guatavita (Laguna de Guatavita) estas malgranda montara lago norde de Bogotá. La lago situas en alto de 3000 m en montaro de Cundinamarca. Guatavita havas la diametron de ĉ. 1,6 km kaj perimetron de ĉ. 5 km. Ĝi famiĝis pro la Eldorado-mito.

Muisca kaj Eldorado[redakti | redakti fonton]

La Guatavita-lago estis la plej estimita el la kvin sanktaj lagoj de Muisca-popolo, kiujn lagojn loĝis serpentaj dioj. Muisca estis indiana popolo en la hodiaŭa Kolumbio. Laŭ malnova indiana legendo, la kraterforma lago estiĝis per impakto de ĉielfalanta ŝtono (meteoro).

Oni trovis en la Guatavita-lago oraĵojn el la 7-a jc. kaj oni supozis, ke la lago abundas je oro. Tial oni provis plurfoje sekigi la lagon (1545, 1580, ĉ. 1820) sensukcese.

La unua sukcesa sekigo de la lago okazis en 1898 per tunelo. La lagogrundon tiam kovris metrodika ŝlimtavolo, kiu ne estis surpaŝebla. Sekvatage oni provis forigi la ŝlimon per ŝovelilo, sed la suno durigis la ŝlimon. Iom poste, la ŝlimo fermis la tunelon kaj la lago denove pleniĝis per akvo. Hartley Knowles malkovris kelkajn objektojn en valoro de 500 pundoj.

La kolumbia registaro deklaris la lagon nacia heredaĵo en 1965 kaj tiel ĉesis la provoj sekigi la lagon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]