Guayaquil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Informkesto ekvadora urbo

Muzeo de antropologio kaj moderna arto en Guajakilo
Pentraĵoj sur muroj de filio de la Centra Banko de Ekvadoro
Malriĉaj kvartaloj (barrio)

GuajakiloGuayaquil (legu gŭajaKIL) estas la plej granda urbo de Ekvadoro, ĉefurbo de la provinco Guayas. Ĝi enhavas ĉirkaŭ 2,64 milionojn da loĝantoj.

La urbo estis fondita en 1531 kun la nomo Santiago de Guayaquil. Ĝi situas ĉe 2° 13′ S 79° 54′ U / 2.217 °S, 79.900 °U / -2.217; -79.900 (mapo)Koordinatoj: 2° 13′ S 79° 54′ U / 2.217 °S, 79.900 °U / -2.217; -79.900 (mapo) , 250 km sude de la ĉefurbo, Kito, apud la Pacifika Oceano.

La urbo estas la industria centro de la lando.

Historio

Guayaquil estis fondita je la 25-a de julio de 1531, fare de la hispana konkeranto Francisco de Orellana. En 1600 ĝi havis ĉ. 2.000 loĝantojn, kaj en 1700 iom super 10.000.

En 1687 kaj denove en 1709 ĝi estis atakita de piratoj.

En 1820 grupo de civiluloj kun la apogo de kelkaj soldatoj de la bataliono "Granaderos de Reserva", deklaris la sendependecon el Hispanio. José Joaquín de Olmedo estis nomumita guberniestro de Guayaquil.

En 1822 José de San Martín kaj Simón Bolívar havis faman konferencon en Guayaquil por plani la sendependecon de Sudameriko.

La nuna urbestro (alcaldegobernador de la ciudad) estas Jaime NEBOT, kiu planis la projekton Malecón 2000, por renovigi la promenejon ĉe la rivero Guayas.

Eksteraj ligiloj

greke Guayaquil Ekvadoro greke Municipa retejo en la hispana lingvo