Paul Gubbins
Paul GUBBINS (naskiĝis en 1949 en Southport) estas brita esperantisto, esperanto-aŭtoro, redaktoro, ĵurnalisto kaj instruisto.
Paul Gubbins studis lingvojn (precipe la germanan) ĉe la Universitato de Manĉestro, Anglujo, kaj ĉe Queen's University, Kanado, kie li doktoriĝis pri germana literaturo en 1978. Li laboris profesie kiel ĵurnalisto; poste kiel lingvo-instruisto ĉe universitato en nord-okcidenta Anglujo.
Li esperantistiĝis en 1984 kaj komencis kontribui artikolojn al la internacia revuo Monato en 1986. Li fariĝis kunredaktoro de Monato kaj ekrespondecis pri la rubrikoj politiko (ekde 1993) kaj moderna vivo (ekde 1992). En januaro 2011 li iĝis ĉefredaktoro. En 2001 li fariĝis redaktoro de La Brita Esperantisto.
Lia lernolibro Kunvojaĝu! (Edistudio) ricevis OSIEK-premion; sekvis la paroliga tekstaro Subtekste (FEL). Ekde 1993 li gvidas la prestiĝan Esperanto-somerlernejon en Barlastono, Britujo. En 2003, 2005 kaj 2007 li instruis ĉe NASK, la somera universitata kursaro en Usono.
Li estas la aŭtoro de la 15-leciona vidbenda kaj viddiska kurso "Esperanto – Pasporto al la tuta mondo" finfarita de ELNA. Instruistoj, kiuj jam ekuzis tiun kurson, laŭdis la geniecon de la daŭra rakonto, sur kiu ĝi baziĝas. Paul verkis ĝin kiel ĉenfilman serion de 15 duonhoraj partoj, kun laŭgrada evoluo kaj enkonduko de gramatikaj kaj vortaj eroj. La produktisto, Lusi Harmon, opinias, ke ĝi estas vere "verko de arto".
Li plurfoje premiiĝis en la belartaj konkursoj de UEA, principe en la branĉo 'teatro' (ankaŭ en branĉoj 'vidbendo' kaj 'prozo'). Lian dramokolekton Konto de l' vivo (n-ro 22 en la prestiĝa Stafeto-serio) publikigis FEL; la dramon Heksakloro unu komo tri eldonis Fonto en 2005; publikiĝis du unuaktaĵoj en la kolekto La Verda Ranaro prezentas ... en 2006; kaj unuopaj premiitaj dramoj aperis en la revuo Fonto. Staĝojn pri Esperanto-teatro li okazigis du fojojn ĉe la Kvinpetalo, Francujo; profesie prezentataj estis krome du anglalingvaj teatraĵoj. Literaturan premion Liro 2002 li ricevis pro rakonto Finsezone; Liro 2005 pro Amikaro.
Hobioj: katoj, fervojoj, aŭtoj de la marko 'Mini', muziko (operoj de la angla paro Gilbert kaj Sullivan), klarnet- kaj saksofon-ludado. Fine: Paul Gubbins estas humanisto, kiu malfidas ĉiujn religiojn, kaj estas politike maldekstra.
Ekde januaro 2011 li estas ĉefredaktoro de la internacia magazino Monato.
Verkoj [redakti]
- Originalaj teatraĵoj liaj aperis en la libro Konto de l' vivo en la Serio Stafeto
- Kontribuis al BA2.
- Laddies and Generalmen, 2012 (romano en la angla)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Esperanto-somerlernejo en Barlastono
- Verkoj de kaj pri Paul Gubbins en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo
- Retejo de Paul Gubbins aŭtoro, verkisto