Gubernio Ŭasit

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
gubernio Ŭasit
محافظة واسط
IraqWasit.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kut
Areo 17 153 km²
Loĝantaro 890 000 (stato: jaro 2003)
ISO-kodo IQ-WA
v  d  r
Information icon.svg

La gubernio Ŭasit aŭ kun gramatika artikolo gubernio al-Ŭasit (arabe محافظة واسط, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Wāsiṭ) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2003 ĝi havis proksimume 890 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Kut, kaj ĝis la jaro 1976 ankaŭ la gubernio nomiĝis tiel. La teritorio kovras areon de 17 153 kvadrataj kilometroj. Ĝi situas en la oriento de la ŝtato, lime al Irano. Lanomo venas de la araba vorto Ŭasit (واسط), "mezo", kaj indikas la gubernian situon "meze" inter la urboj Bagdado kaj Basra.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La gubernio konsistas el la sekvaj 5 distriktoj:

  • Badrah: loĝata plejparte per kurdoj
  • Hai respektive al-Hai
  • Kut respektive al-Kut
  • Namanija respektive al-Namanija (aŭ al-Na'maniya)
  • Suŭaira respektive as-Suŭaira (aŭ al-Suwaira)