Gubernio Arbil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
gubernio Arbil
محافظة أربيل
IraqArbil.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Arbil
Areo 14 428 km²
Loĝantaro 1 713 461 (stato: jaro 2010)
ISO-kodo IQ-AR
v  d  r
Information icon.svg

La gubernio Arbil (arabe محافظة أربيل, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Arbīl) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2010 ĝi havis 1 713 461 loĝantojn. Administra centro estas la samnoma urbo Arbil, kiu ankaŭ estas la ĉefurbo de la laŭ teritorio pli granda Aŭtonoma Regiono Kurdistano. La gubernia teritorio kovras areon de 14 428 kvadrataj kilometroj.

La absoluta etna plimulto de la gubernia loĝantaro estas la kurdoj. Krom la kurda plimulto en la gubernio ankoraŭ ekzistas etnaj grupiĝoj de araboj, turkmenoj kaj arameoj. La kurdoj parolas la kurdan dialekton sorana lingvo. Ili konsideras la teritorion parto de la kultura regiono Kurdio.

La gubernio konsistas el la sekvaj 7 distriktoj:

  • Arbil (arabe أربيل, Arbīl, kurde Hewlêr, turke Erbil)
  • Ĥoman
  • Koj Sanĝaq (kurde Koy Sancaq)
  • Maĥmur/Meĥmur
  • Mergasor
  • Ŝaklava
  • Soran
la historia citadelo de la gubernia ĉefurbo