Gubernio Basra
| gubernio Basra محافظة البصرة |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Basra |
| Areo | 19 070 km² |
| Loĝantaro | 1 500 000 (stato: takso de 2008) |
| ISO-kodo | IQ-BA |
La gubernio Basra (arabe محافظة البصرة, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Baṣra) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2008 ĝi havis 1 500 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Basra (aŭ al-Basra). La teritorio kovras areon de 19 070 kvadrataj kilometroj. La gubernio troveblas en la pleja sudoriento de la lando, borde de la Persa Golfo kaj de la rivero Ŝatt al-Arab, oriente havas vastan limon al Irano kaj sude al Kuvajto.
La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:
- Abu al-Ĥaseb
- Basra (aŭ al-Basra)
- Faŭ (aŭ al-Faŭ)
- Mudajna (aŭ al-Mudajna)
- Kurna (aŭ al-Kurna)
- Ŝatt al-Arab
- Zubajr (aŭ al-Zubajr)
La 15-an de oktobro 2005, el 691 024 balotrajtaj gubernianoj 96,02 procentaĵoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.
Anbar | Arbil | Babil | Bagdado | Basra | Dahuk | Dhi Kar | Dijala | Kadisija | Karbala | Kirkuk | Majsan | Muthana | Naĝaf | Ninivo | Saladino | Sulajmanija | Ŭasit