Gubernio Latakia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
situo de la gubernio

La gubernio Latakia (arabe اللاذقية, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Lāḏikiyya, dialekte Muḥāfaẓit il-Lāzʾiyye) estas unu el la 14 gubernioj de Sirio.

La plej granda urbo de la gubernio estas la ĉefurbo Latakia. La gubernia areo ampleksas 2 297 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2005, en la gubernio vivis 1 170 000 loĝantoj - grandparte araboj kaj arameoj, el kiuj duono estas kristanoj kaj duono islamanoj. Malsame ol en aliaj partoj de la lando, sunaanoj nur reprezentas etan malmulton de la civitanaro.

La gubernio situas en la okcidento de la lando, lime de Turkio kaj borde de la Mediteranea Maro. En la lastaj jaroj la ĉefurbo Latakia evoluiĝis prospera feria urbo kun noblaj hoteloj kaj tre belaj kaj puraj sablaj plaĝoj.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distriktoj de la gubernioj estas:

  • al-Hafa
  • Ĝabla
  • Latakia
  • Kardaha

Urboj[redakti | redakti fonton]

  • Latakia
  • Ĝabla
  • Kasab
  • Kardaha
  • Slinfah