Gubernio Ninivo
El Vikipedio
| gubernio Ninivo محافظة نينوى |
|
|---|---|
| Bazaj informoj | |
| Ĉefurbo | Mosulo |
| Areo | 32 308 km² |
| ISO-kodo | IQ-NI |
La gubernio Ninivo (arabe محافظة نينوى, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Nīnawā) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 3 208 696 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Mosulo. La teritorio kovras areon de 32 308 kvadrataj kilometroj, kaj situas en la nordokcidento de la lando. Ĝi nomatas laŭ la antikva urbo Ninivo, ĉefurbo de la regno Asirio.
La gubernio konsistas el la sekvaj 9 distriktoj:
- Akre
- Baaĝ (aŭ Al-Baaĝ)
- Hamdanija (aŭ Al-Hamdanija)
- Hatra
- Mosul
- Sinĝar
- Ŝiĥan
- Tal Afar
- Tilkaif
La 15-an de oktobro 2005, el 718 758 balotrajtaj gubernianoj 55,08 procentaĵoj voĉdonis malfavore de la nova ŝtata konstitucio.
Gubernioj de Irako
Anbar | Arbil | Babil | Bagdado | Basra | Dahuk | Dhi Kar | Dijala | Kadisija | Karbala | Kirkuk | Majsan | Muthana | Naĝaf | Ninivo | Saladino | Sulajmanija | Ŭasit