Gudrita kartono
El Vikipedio
Gudrita kartono (gudra, bitumena, tegmenta papero, kartono; gudropapero, gudrokartono, bitumkartono) estas kartono, je kiu estas absorbita bitumo kaj kiu tiel servas kiel malsekec-izolaĵo inter la konstruelementoj. Oni encilidras ankaŭ grobgrajnan sablon, fajnan gruzon aŭ ardezosplitaĵojn, por atingi pli bonan rezistecon kontraŭ defrotado kaj ultraviola radiado.
Malkovro [redakti]
La konstruisto Friedrich Wilhelm Buttel proponis en 1842 la gudritan kartonon por kovrado de la plataj tegmentoj.
Tipoj [redakti]
- La normala gudrokartono, demetita nur simple, ne helpas kontraŭ akvopenetrado.
- La lutebla gudrokartono havas grandan procenton je bitumeno, tiel ĝi estas kunlutebla al akvorezista unueca surfaco.
Materialo [redakti]
Pro sandamaĝa kaj ekologiaj efikoj, oni ne plu uzas ŝtonkarban gudron tiucele. Tiu estas kanceriga materialo. Ekde komenco de la 1970-aj jaroj, oni uzas bitumon, precipe polimerbitumon. Tiel la gudrokartonoj estas tute liberaj de gudro.