Gernezejo (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Guernsey (insulo))
Gernezejo
Blazono
insulo [+]

AkvejoManika Markolo

Koordinatoj49° 27′ N, 2° 35′ U (mapo)49.4558-2.5775Koordinatoj: 49° 27′ N, 2° 35′ U (mapo)
Areo63,4 km² (6 340 ha) [+]
Loĝantaro63 276 [+] (2019)
Map
Gernezejo
Vikimedia Komunejo:  Guernsey [+]
vdr
Mapo de la distrikto de Gernezejo

Gernezejo (angle Guernsey, [gernzi]) estas la ĉefa insulo de la samnoma distrikto Gernezejo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĉe koordinatoj 49,28,N kaj 2,35, Okcid., Aldernejo, Gernezejo, Herm, Sark, kaj aliaj pli malgrandaj insuloj havas totalan areon de 78 km² kaj marbordon de ĉirkaŭ 50 km. Per si mem, la insulo de Gernezejo havas totalan areon de 25 63 km². Gernezejo situas je nur 48 km okcidente de la marbordo de franca Normandio kaj je 121 km sude de Weymouth en Anglio kaj en la Golfo de Saint-Malo. Lihou, tajda insulo, estas ligita al Gernezejo de digvojo malkovrita dum malalta tajdo; la tereno estas ĉefe ebena kun kelkaj montetoj sudokcidente.

Altaĵoj varias tra la insularo el marnivelo ĝis 114 m) ĉe Le Moulin de Sark. La plej alta punkto en Gernezejo estas Hautnez (110 m), en Aldernejo ĉe Le Rond But (93 m), en Jethou (75.6 m) kaj en Herm (98 m).

Gernezejo mem enhavas du ĉefajn geografiajn regionojn, la Haut Pas [oPA] (Alta Pasejo), alta suda ebenaĵo, kaj la Bas Pas [baPA] (Malalta Pasejo), malalta kaj sabla norda regiono. Ĝenerale, la Haut Pas estas la plej kampara el ambaŭ, kaj la Bas Pas estas pli loĝeja kaj industria. Estas granda haveno de profunda akvo ĉe Sanktpeterporto (St Peter Port).

La klimato estas mezvarma kun mildaj vintroj kaj freŝaj, sunaj someroj. La plej varmaj monatoj estas aŭgusto kaj septembro, kiam temperaturoj estas ĝenerale ĉirkaŭ 20  °C. Mezaveraĝe, la plej malvarma monato estas februaro, kun mezaveraĝe semajna ĉefa aertemperaturo de 6  °C. Mezaveraĝa semajna ĉefa aertemperaturo atingas 16  °C en aŭgusto. Neĝo apenaŭ falas kaj rarege restas, sed ĉiukaze ĉio okazus en februaro. La temperaturo rare malsupreniras sub frosto, kvankam frostaj ventoj el Arkto povas veni. La plej humidaj monatoj laŭpluve estas mezaveraĝe decembro (averaĝe 108mm), novembro (averaĝe 98mm) kaj januaro (averaĝe 89mm). Julio estas averaĝe la plej suna monato kun kalkulitaj 250 horoj de suno; decembro la malpli kun nur 50 sunaj horoj.[1] 50% de la tagoj estas nubaj.

La Casquets, grupo da insuletoj okcidente de Aldernejo (Alderney), estas notinda pro la lumturo tie konstruita.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.metoffice.gov.gg/index1024.html Arkivigite je 2008-09-04 per la retarkivo Wayback Machine Meteorologia Observejo