Gufujo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
1-Stela plasta monero. En la antaŭparto de la monero aperas gufo, tio estas pro tio ke tiu ĉi monero estas la plej uzata en la gufujo.

Gufujo nomiĝas la te-trinkejo dum esperanto-aranĝoj, precipe junularaj. Inventita kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumo kaj sen alkoholo), ĝi unuafoje okazis fine de 1995 dum la IS (Internacia Seminario) en Veclaro, Germanio.

Gravaj eroj por la agrabla gufuja etoso estas kandeloj kaj literatura laŭtlegado. La oferto de multaj teoj kaj tizanoj estas ĉefaĵo por gufujo.

La nomo venas de la strigo-birdo "gufo", kiu aktivas nokte. Pro belsona kialo elektiĝis la finaĵo -uj-, kiu cetere havas pli vastan signifon (ekz. lando) ol -ej-.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]