Guglielmo Oberdan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Guglielmo Oberdan (naskita kiel Wilhelm Oberdank la 1-an de februaro 1858 en Triesto, ekzekutita samloke la 20-an de decembro 1882) estis juli-venecia iredentismano kaj ribelulo.

Kiel filo de slovena patrino kaj itala patro li vivis en la tiam aŭstria urbo Triesto, tiutempe markita de la kontrasto inter fidelaj aŭstrianoj (precipe slavoj) kaj iredentismanoj, precipe italoj kaj juli-venecianoj. Li estis bona lernejano kaj en 1877 ricevis stipendion de la komunumo por studi ĉe la viena politekniko.

Kiam la sekvan jaron Aŭstrio proklamis armean mobilizon por okupi, laŭ decido de la Berlina Kongreso, Bosnion kaj Hercegovinon, Oberdan ricevis rekrutigan ordonon kaj devis interrompi sian studadon. Por ne devi batali sub aŭstria ordono li decidis dizerti kaj, helpate de italaj patriotismaj organizoj, atingis Romon. Li italigis sian nomon kaj registriĝis kiel studento por kompletigi sian inĝenieran studon. Sed en sia lasta studjaro li denove devis interrompi, ĉar la itala ŝtato nuligis helpopagon pro iuj opinioj esprimitaj de Oberdan.

En 1882 la morto de Giuseppe Garibaldi kaj la "triopa alianco" inter Italio, Aŭstrio kaj Germanio malkuraĝigis multajn ital-etnajn ekzilulojn, kiuj estis esperintaj, ke Garibaldi konkeru por Italio iliajn teritoriojn. Tiuj eventoj konvinkis Oberdan, ke necesas grava evento por savi la aferon de iredentismo. En julio li iris al Napolo kaj komunikis al la iredentisma estro Mateo Renato Imbriani, ke li provos ribeligi sian devenurbon eĉ koste de la propra vivo. Li kredis, ke por tio necesas triesta martiro, kies morto eble instigos al ribelo.

Tiutempe Triesto prepariĝis al vizito de la aŭstria imperiestro Francisko Jozefo la 1-a, okaze de 500-jara aparteno de Triesto al Aŭstrio. Oberdan konstruis du bombojn kaj veturis al Triesto. La 15-an de septembro, kiam li atingis Udine, Oberdan skribis en speco de politika testamento, ke li "plenumos agon solenan kaj gravan". La 16-an li transiris la limon; sed ĉar kunulo perfidis lin, polico lin arestis en Ronchi, malgraŭ defendo per revolvero. Li konfesis, ke la bomboj estis por mortigi la imperiestron. Je la 4-a de decembro 1882 li estis pro dizerto kaj reĝ-atenco kondamnita, de la plej supera armea tribunalo aŭstrio-hungaria, al morto per pendumo. La juĝo estis plenumita je la 20-a de decembro.

Laŭdire la lastaj vortoj de Oberdan estis "Vivu Italio! Vivu libera Triesto". Li iĝis martiro kaj simbolulo de itala iredentismo, kiu pro lia morto trovis multajn entuziasmajn anojn. Dum la unua mondmilito lia sorto servis kiel emocia instigilo por la itala popolo. Ekestis populara kanto "himno al Oberdan" (inno a Oberdan), kiu postulas la morton de la imperiestro.

En multaj italaj urboj estas placo aŭ strato nomita laŭ Oberdan. En la Museo del Risorgimento en Triesto troviĝas kapelo dediĉita al lia memoro.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]