Guido Pizarro (astronomo)
Ĉi tiu artikolo temas pri la astronomo Guido Pizarro. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Guido Pizarro.
Guido PIZARRO estas ĉilia astronomo.
Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris 8 asteroidojn[1] : 7 kun la belga astronomo Eric Walter Elst, unu kun sia frato Oscar Pizarro.
Unu el lia kunmalkovraĵo, la kometa asteroido 7968 Elst-Pizarro estas klasifikata ankaŭ kiel perioda kometo 133P/Elst-Pizarro.
La asteroido 4609 Pizarro[2], (malkovrita de lia kolego Eric Walter Elst) estis nomita en lia honoro kaj en tiu de lia frato Oscar Pizarro.
2567 Elbo | 19-a de majo 1979 | kun O. Pizarro. |
4060 Deipilo | 17-a de decembro 1987 | kun E. W. Elst |
7082 La Serena | 17-a de decembro1987 | |
7968 Elst-Pizarro | 14-a de julio 1996 | |
12238 Actor | 17-a de decembro 1987 | |
12687 de Valory | 17-a de decembro1987 | |
(19128) 1987 YR1 | 17-a de decembro1987 | |
(21003) 1987 YV1 | 17-a de decembro1987 |