Guijo de Granadilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guijo de Granadilla
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco Cáceres
Poŝtkodo 10665
Retpaĝaro guijodegranadilla.com
Politiko
Urbestro Teodoro Jiménez Sánchez
Demografio
Loĝantaro 632  (2008)
Loĝdenso 7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 12′ N, 6° 10′ U (mapo)40.1937514-6.163317Koordinatoj: 40° 12′ N, 6° 10′ U (mapo) [+]
Alto 390 m [+]
Areo 74,55 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Guijo de Granadilla (Ekstremaduro)
Guijo de Granadilla (Ekstremaduro)
DEC
Guijo de Granadilla
Guijo de Granadilla
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Guijo de Granadilla (Hispanio)
Guijo de Granadilla (Hispanio)
DEC
Guijo de Granadilla
Guijo de Granadilla
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guijo de Granadilla [+]
vdr

Guijo de Granadilla [GIĥo de granaDIja] estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas guijarreños. La censita populacio en 2008 estis de 632 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Guijo de Granadilla estas situa en la norda parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Tierras de Granadilla, je altitudo de 390 m; je 120 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 180 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 74,55 km².

Flaŭro kaj klimato[redakti | redakti fonton]

La vegetaĵaro tipa de la areo estas anzinoj, korkokverkoj kaj makiso kie hegemonias cistoj, genistoj kaj ruĝa lavendo.

La klimato estas tipa mediteranea, kun plej varmaj monatoj julio kaj aŭgusto kun mezaveraĝaj temperaturoj de 27 °C kaj la plej malvarmaj monatoj decembro kaj januaro kun mezaveraĝaj temperaturoj de 7,5 °C. La pluvo ĉefe vintre kun 275 mm.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo (ĉefe olivoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj kaproj). Iom da konstruado kaj servoj.

Gravulo[redakti | redakti fonton]

En Guijo de Granadilla loĝis kaj mortis la poeto José María Gabriel y Galán. La parolmaniero, la pejzaĝoj kaj la popola idiosinkrazio de la loĝantaro inspiris plej parton de ties poezio. La municipo de Guijo de Granadilla konservas la domon kie loĝis la poeto, konvertita en muzeo.