Guildhall School of Music and Drama

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la centra konstruaĵo de la Guildhall School of Music and Drama en la konstruaĵa komplekso Barbican Centre

La Guildhall School of Music and Drama estas altlernejo pri muziko kaj teatro, fondita dum la jaro 1880 en Londono. Ĝi estas posedaĵo de la urbo Londono (Corporation of London, do "korporacio de Londono") kaj ricevas siajn financojn el la urba kaso, kaj tial nomiĝas laŭ la malnova centra sidejo de la korporacio, la historia konstruaĵo Guildhall, kvankam la altlernejo mem neniam troviĝis tie.

La unua konstruaĵo por la altlernejo estis malnova vardomo en la urboparto Aldermanbury, sed tiu domo jam baldaŭ montriĝis tro malgranda. Nova konstruaĵo de la altlernejo konceptiĝis de la urba arkitekto Horace Jones kaj inaŭguriĝis en decembro 1886. Ekde la jaro 1977 la altlernejo situas en parto de la konstruaĵa komplekso Barbican Centre starigita en la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.

En la alternejo dum la jaro 2009 studis pli ol 800 studentoj, du trionoj el ili britoj. La alternejo tutmonde estas gvida institucio por la fakoj muziko, opero, drama teatro, teatra administrado kaj teatra tekniko.

La "junula departamento", dimanĉa lernejo por 4- ĝis 18-jaraj aktoremuloj, en 2005 ricevis la premion Queen´s Anniversary Award atestante al ĝi esti aparte laŭdinda pedagogia iniciato. La instruistoj en la fakoj teatra administrado kaj teatra tekniko plejparte profesie laboras en grandaj teatrejoj, kio al iliaj studentoj donas la eblecon jam dum la studo kolekti praktikajn spertojn kaj plekti utilajn profesiajn kontaktojn.

En la alternejo por dramaj kaj operaj surscenigoj ekzistas teatrejo kun 308 sidlokoj. La teatra departamento tamen ankaŭ fojfoje prezentas surscenigojn en aliaj londonaj teatrejoj.

En 2010 la altlernejo planas inaŭguri novan 48-etaĝan konstruaĵon ĉe la strato Milton Court iom oriente de la la konstruaĵa komplekso Barbican Centre. La nova konstruaĵo havu koncertejon kun 650 sidlokoj, teatrejon kun 220 sidlokoj kaj studian teatrejon de 90 sidlokoj. Krome tie estu televidaj kaj radiofoniaj studioj, ekzercaj kaj edukaj ĉambroj kaj administraj oficejoj de la institucio. La konstrukostojn de proksimume 40 milionoj da britaj pundoj parte kovru enspezoj pro lu-dono de aldone konstruitaj loĝejoj.

Finstudintoj de la altlernejo

Inter la finstudintoj de la altlernejo estas

Eksteraj ligiloj