Guillaume Apollinaire
El Vikipedio
(Alidirektita el Guillaume APOLLINAIRE)
Guillaume Apollinaire, estas la plumnomo de Wilhelm Apollinaris de KOSTROWICKI, eksteredza filo de Polino kaj itala nobelo, naskiĝinta en Romo je la 26-a de aŭgusto 1880, mortinta (de la vasta Epidemio de Gripo de 1918 ) je la 9-a de novembro 1918, estis franclingva poeto, eble la plej granda kaj talenta, kaj estis strete ligita kun ĉiuj modernismaj artaj tendencoj de la komencanta 20-a jarcento.
Enhavo |
[redakti] Lia plejkonata poemo
Majo
- Majo rida majo sur Rejn’ en boato
- Belaj sinjorinoj rigardis de monto
- Tiome belas vi boato glitas for
- Kial je l’salikoj venis tioma plor’
- Senmoviĝis foren fruktarboj florantaj
- Petaloj falintaj el la arboj majaj
- De ŝi kiun amis mi jen estas ungoj
- Petaloj velkintaj de ŝi la palpebroj
- Malrapide sur voj’ paŝis laŭlonge river’
- Urso hundo simi’ en ciganirantantar’
- Azenotiritan ruldomon sekvantaj
- Dum flue foriris en vitkampoj Rejn-aj
- Surfifre luditaj arioj armeaj
- Majo rida majo ornamis ruinojn
- Per heder’ per rozuj’ per floroj abunde
- Agitas vimenojn Rejn-a vent’ surborde
- Parolemajn junkojn kaj vitflorojn nudajn
Apollinaire uzis neniom da interpunkcio
(esperantigis R. Platteau)
[redakti] Internaj ligiloj
[redakti] Eksteraj ligiloj
- TTT-ejo pri Guillaume Apollinaire (france) (ties rubrikoj aludas al fama poemeto lia:
Bezonas en mia domo mi
Trans libroj pasantan katon
Virinon nefrenezumantan
Amikojn ĉiasezonajn
Sen ili ne povas vivi mi
