Guillaume Bigourdan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillaume Bigourdan
Guillaume Bigourdan
Guillaume Bigourdan
Guillaume Bigourdan
Persona informo
NomoGuillaume Bigourdan
Dato de naskiĝo6-a de aprilo 1851
NaskiĝlokoSistels
Dato de morto28-a de februaro 1932
MortolokoParizo
Aĝo je morto80
Okupoj kaj profesioj
Okupoastronomo
Geografio
ŜtatoFrancio
Lingvoj
Parolata lingvofranca lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoPrix Jules Janssen, Premio Lalande, Gold Medal of the Royal Astronomical Society, Premio Lalande, Oficiro de la Honora Legio [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Guillaume Bigourdan (naskiĝis la 6-an de aprilo 1851 en Sistels, mortis la 28-an de februaro 1932 en Parizo) estis franca astronomo Li esta konata por esti eltrovinto de metodo de direktigado de teleskopoj, la metodo Bigourdan, enkoraŭ nun uzita de la amatoraj astronomoj.

Li naskiĝis en Sitels, (komunomo de Tarn-et-Garonne), de malriĉa familio kiu sinoferis por pagi al li lernadojn. Li iĝis bakalaŭro en 1870 kaj ricevis licencion pri fiziko en 1874 kaj pri matematiko en 1876.

En 1877 li dungiĝis en la observatorio de Tuluzo kiel helpanto, sub la direktoreco kaj la instruo de Félix Tisserand, kaj poste, en 1879 en la observatorio de Parizo, kie Tisserand estis nomumita direktoron la antaŭan jaron.

En 1885, li edziĝis kun Sophie Mouchez, filino de Amédée Mouchez tiam direktoro de la observatorio de Parizo. En 1886 li prezentas sian doktorecan disertaĵon : "Sur l'équation personnelle dans les mesures d'étoiles doubles[1]" (Pri la persona ekvacio en la mezuroj de duopaj steloj), komencita ses jaroj antaŭ kaj bazita sur 2 800 mezuroj de duopaj steloj.

Li interesiĝis pri la asteroidoj, kaj malkovris unu el ili : 390 Almon, la 24-an de marto 1894. Lia laboro pri la nebulozoj valoris al li internacian famon, la oran medalon de la Royal Astronomical Society kaj la krucon de Oficiro de la Honora Legio.

Lia profesio faris lin multe voyaĝi : en Martinikon por observi la pasadon de Venuso de 1882, en Sankt-Peterburgon, Krakovon, Berlinon kaj Vienon la sekvantan jaron.

Li estris la ekspedicion en Senegalon por observi la sunan eklipson de 16-a de aprilo 1893 kaj mezuri la forton de la tera falakcelo (li refaris tian mezuron en 1896 sur la kulmino de la Blanka Monto). Aliajn sunajn eklipsojn li iris observi la 28-an de majo 1900 en Hellin, en Hispanio kaj la 30-an de aŭgusto 1905 en Sfax en Tunizio.

Li iĝis titolata astronomo en la observatorio de Parizo en 1897, unua direktoro de la jus kreita "Bureau international de l'heure" (Internacia buroo pri la horo) en 1920, prezidento de la Akademio de Sciencoj de Francio kaj de la Franca Instituto en 1924.

Honoroj

Li ricevis :

Notoj kaj referencoj

  1. Sur l'équation personnelle dans les mesures d'étoiles doubles par M.G. Bigourdan ('Annales de l'Observatoire de Paris. Memoires ; t. 19) (france) SAO/NASA Astrophysics Data System (ADS)
  2. Winners of the Gold Medal of the Royal Astronomical Society (Ricevintoj de la Ora medalo de la Royal Astronomical Society) (angle)

Eksteraj ligiloj