Guimaras

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ph locator map guimaras.png

Guimarás [gimarAs] - en Esperanto Gimaroj - estas insula provinco de la Filipinoj. Ĝia ĉefurbo estas Jordan.

La provinco estas unu el la plej malgrandaj; laŭ la censo de 2000 ĝi havas 141.450 loĝantojn kaj estas loĝantare la 7-a plej malgranda provinco. Laŭ sia areo de 604,7 km² ĝi estas eĉ la 5-a plej malgranda.

Situo de la ĉefurba distrikto

La provinco situas en la Panaja Golfo, inter la pli grandaj insuloj Panajo kaj Negroso. Ĝi estas aparta provinco de la 11-a de majo 1992; antaŭe ĝi apartenis al la provinco Iloilo, nun nord-okcidente de ĝi. La loĝantaroj de la du provincoj parencas, kaj la loĝantoj de Guimaras ĉefe parolas la lingvon iloilan (Hiligaynon), sed komprenas ankaŭ la filipinan kaj anglan lingvojn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]