Guingamp

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guingamp / Gwengamp
komunumo
la komunuma administrejo (la centra parto estas eksa moneĥeja kapelo)
la komunuma administrejo (la centra parto estas eksa moneĥeja kapelo)
la komunuma administrejo (la centra parto estas eksa moneĥeja kapelo)
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Guingamp
Kantono Guingamp / Gwengamp
INSEE kodo 22070 [+]
Poŝtkodo 22200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 7 105  (2021) [+]
Loĝdenso 2 084 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 34′ N, 3° 9′ U (mapo)48.5625-3.1511111111111Koordinatoj: 48° 34′ N, 3° 9′ U (mapo) [+]
Alto 93 m [+]
Areo 3,41 km² ( 341 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Guingamp / Gwengamp (Côtes-d'Armor)
Guingamp / Gwengamp (Côtes-d'Armor)
DEC
Guingamp / Gwengamp
Guingamp / Gwengamp
Situo de Guingamp / Gwengamp
Guingamp / Gwengamp (Francio)
Guingamp / Gwengamp (Francio)
DEC
Guingamp / Gwengamp
Guingamp / Gwengamp
Situo de Guingamp / Gwengamp

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guingamp [+]
vdr

Guingamp (jen france, bretone Gwengamp, esperante Gengampo[1]) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 7 105 loĝantoj sur areo de 3,41 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 084 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Guingamp kaj al la kantono Guingamp / Gwengamp. La teritorio havas komunan limon kun Pabu, Grâces, Plouisy, Ploumagoar kaj Saint-Agathon.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situanta en la departemento de Côtes-d'Armor en regiono Bretonio, la urbo situas je 110km de Bresto kaj 130km de Reno. La prefektejo, San-Briego situas je 32km oriente.

Guingamp estas trairata de la rivero Trieux.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

La blazono estas trabita de kvar arĝentaj kaj lazuraj pecoj.

La blazono estas tiu de Charles de Blois kaj de la Frérie Blanche. Ĝi estas inkrustitaj de post la 16-a jarcento frontone de fenestro de la baziliko Notre-Dame de Bon-Secours, super kaj maldekstre de la pordo Porte-au-Duc.

La sama blazono estas videbla sur la urbaj vehikloj, kaj sur la stratnomaj platoj. Sed ekzistus hipoteza variaĵo de la jaro 1447 priskribanta la blazonon kiel arĝente kun lazura trabo kaj samkolora kapo[2].

Najbaraj urboj[redakti | redakti fonton]

Plouisy Pabu

North
West   East
South

Saint-Agathon
Grâces Ploumagoar

Demografio[redakti | redakti fonton]

La urba areo de Guingamp arigas ses komunumojn, kiuj enhavas entute 23 000 loĝantoj[3], Guingamp, Plouisy, Ploumagoar, Grâces, Pabu et Saint-Agathon.

Ĝemeliĝo[redakti | redakti fonton]

Irlando Shannon en Irlando.

Bretona lingvo[redakti | redakti fonton]

  • La aliĝo al la ĉarto Ya d’ar brezhoneg estis decidita de la magistrato en la 8-a de Julio 2008.
  • Komence de la lernjaro 2007, 15,2% de la infanoj de la urbo estis registritaj en dulingvaj elementaj klasoj.[4]

Urbo, kiu subtenas la dancon[redakti | redakti fonton]

La danco okupas gravan lokon en la kulturaj agoj de la urbo kaj la kultura oficejo organizas semajnon pri la nuntempa kreiva danco.

La Festivalo de la Saint-Loup - Nacia konkurso de bretona danco kaj internacia festivalo, sub la regado de Jean-Pierre Ellien, (invititoj : Skotlando, Irlando, Galegio, Asturio, Kimrujo, kaj artistoj de la tuta mondo) okazas ĉiujare mezaŭguste. Ĝi ĉiam finiĝas per la fama danco, la Dérobée de Guingamp.

Guingamp estas la ĉefurbo de la bretona danco.

Guingamp : la urbo de la kamelio[redakti | redakti fonton]

La urbo estas plie konata pro la promocio de la kuturo de la kamelio, iniciatinta de Fanch Ar Moal, granda bretona kaj internacia fakulo pri kamelio, kiu nun estas subtenata de nova asocio dediĉita al tiu planto.

Personoj ligitaj al la urbo[redakti | redakti fonton]

  • Auguste Pavie, esploristo, diplomato kaj altranga franca ŝtatfunkciulo.

Sporto[redakti | redakti fonton]

La urbo enhavas la profesian futbal-klubon, En Avant de Guingamp, kiu ludis en la plej alta klubaro Ligue 1, ligitan al la plej etan loĝantaron. La stadiono de Roudourou fakte enhavas 18 256 sidlokojn por loĝantaro de Guingamp kun ĉirkaŭ 8 000 loĝantoj. Ĝia prezidanto Noël Le Graët estas ankaŭ antaŭa estro de la urbo, unua dungisto de la regiono en agronutra sektoro, kaj vic-prezidanto de la Federacio Franca de Futbalo (FFF). Kluboj de subtenantoj estas la KOP ROUGE, kiu festis siajn 15 jarojn lastan jaron, RED BOYS kaj NEW SCHOOL GWENGAMP.

La stadiono de Roudourou akceptis la matĉon Francio-Feroaj insuloj, parton de eliminaj matĉoj por la Futbala Mondpokalo 2010 (grupo 7), kiu okazis sabate, la 10-an de Oktobro 2009. Por la unua fojo, la francia teamo venis en la bretonan urbon, la solan urbon, kiu akceptis la bluulojn por tiuj eliminaj matĉoj.

La klubo En Avant de Guingamp gajnis la francian futbalan pokalon en 2008-2009.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Le Boulanger (J.-M.), En Avant de Guingamp, 1912-1995 : l'aventure, Éd. A. Bargain, Quimper, 1995, 223 p.
  • Rebille (A.), Guingamp et l'Argoat, Éd. Ouest-France, Rennes, 1989, 32 p.
  • Soulabaille (A.), Guingamp sous l'Ancien Régime, Presses universitaires de Rennes, Rennes, 1999, 331 p.
  • Toulet (S.), Vivre à Guingamp au XIXe siècle, Association des Amis du Pays de Guingamp, Les Presses bretonnes, Saint-Brieuc, 1991, 318 p.
  • Voir aussi : le Bulletin des Amis du Pays de Guingamp, devenu aujourd'hui Les Amis du patrimoine de Guingamp (de nombreux articles, réalisés notamment par Simonne Toulet) et Le Pays d'Argoat

Notoj, fontoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]