Gujana koturno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Gujana koturno
Gujana koturno
Gujana koturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Odontophorus
Specio: O. gujanensis
Odontophorus gujanensis
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Gujana koturno (Odontophorus gujanensis) estas specio de birdoj de la familio de OdontoforedojAmerikaj koturnoj kaj de ties tipa genro de Odontoforoj, kiuj estas perdrikecaj specioj fortikabekaj kaj kun rimarkindaj nigrablankaj gorĝaj aŭ vizaĝaj markoj.

Ĝi troviĝas en suda Centrameriko al boliviaj Andoj, nome en Bolivio, Brazilo, Kolombio, Kostariko, Ekvadoro, Gujanoj, Panamo, Peruo, kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Temas pri tre bruna birdo kun larĝa nuda haŭtaĵo ĉirkaŭokula kaj ruĝecbrunaj frunto kaj vangoj, dum la mentono estas iom pli hela kaj la iriso tute malhelbruna. La beko estas nigreca, kaj kun tre dika kaj larĝa supra makzelo, kio krome estas iom hokoforma. La supraj partoj estas tre malhelbrunaj kaj la subaj iom pli helaj.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • castigatus Bangs, 1901 – sudokcidenta Kosta-Riko kaj (iame?) en okcidenta Panamo.
  • marmoratus (Gould, 1844) – orienta Panamo al norda Kolombio kaj nordokcidenta Venezuelo.
  • gujanensis (Gmelin, 1789) - sudorienta Venezuelo, Gujanoj kaj Brazilo (suden al Mato Grosso) kaj plej malproksima norda Paragvajo.
  • medius Chapman, 1929 - suda Venezuelo kaj nordokcidenta Brazilo.
  • buckleyi Chubb, 1919 – bazo de orientaj Andoj de Kolombio, orienta Ekvadoro kaj norda Peruo.
  • rufogularis Blake, 1959 – supraj lokoj de rivero Yavari, nordorienta Peruo.
  • pachyrhynchus Tschudi, 1844 - orienta Peruo kaj eble ankaŭ okcidenta Bolivio.
  • simonsi Chubb, 1919 - orienta Bolivia.

Referencoj[redakti | redakti fonton]