Gullveig

El Vikipedio, la libera enciklopedio

GullveigAngrbodha estas, en nord-ĝermana mitologio, gigantino kiu instigis militon inter la du ĉefaj di-grupoj, azoj kaj vanioj. Kiam la du grupoj denove interpaciĝis, ili kune punis ŝin per bruligo. Post la ekzekuto, Loki serĉis en la cindro, trovis ŝian koron kaj glutis ĝin.

Gullveig renaskiĝis, denove agis malice kaj denove estis bruligita; kaj same trian fojon. Ambaŭfoje, Loki denove glutis ŝian koron.

Trifoje mortigita, ŝi ankoraŭ vivas kaj loĝas en la Ferarbaro.

Kaj Loki, post ĉiu gluto de ŝia koro, gravediĝis (do fakte ŝi estis patro kaj li patrino), kaj naskis sinsekve Hel, Fenrir kaj Midhgardsormr.

La nomo Gullveig signifas "Or-trinkaĵo" aŭ "Or-ebrio"; ŝia alia nomo Angrbodha signifas "Funebro-anoncanto".