Gulnora Karimova

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gulnora Karimova - 2009

Gulnora Islomovna KARIMOVA (ruse Гульнара Исламовна Каримова, do Gulnara Islamovna Karimova, naskiĝis la 8-an de julio 1972) estas filino de prezidento Islom Karimov de Uzbekistano. Ŝi laboras kiel konsilisto por la uzbeka ambasadoro en Rusio. Ŝi ankaŭ okupiĝas pri komercaj, biznisaj aferoj (senkabla telefona sistemo, cement-produktado, noktaj kluboj k.a.).

Karimova estas ĝenerale nepopulara en Uzbekistano pro la supozitaj koruptaj aferoj, eluzo de la patra, familia tropotenco en la lando.