Guna Yala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Panama - Guna Yala.svg

Guna Yala estas indiĝena regiono (formale nomata komarko) en Panamo. Hispane, oni tradicie ĝin skribas "Kuna Yala", kaj ĝis la mezo de la 20-a jarcento ĝi ofte hispanlingve titoliĝis laŭ antaŭa, koloniisma nomo "San Blas", al kiu ankoraŭ nun aludas la nomo de la insuloj de San Blas el proksimume 378 insuloj kaj sablaj insuletoj ĉe la marbordo de la regiono. Temas pri unu el la du indiĝenaj regionoj en Panamo por la indiĝena popolo de Tuloj (hispane ankaŭ nomataj "kuna" aŭ "guna", tial la regiona nomo) - la alia estas Ŭargandio. Loĝantaro estas 32 446 personoj. La ĉefurbo de Kuna Yala estas El Porvenir.

Inter la jaroj 1951 kaj 1954 la esperantlingva ĵurnalisto kaj mondvonaĝanto Tibor Sekelj esplorvizitis la tulojn de la insuloj de San Blas en la regiono, kaj menciis tiun viziton en sia verkaro.