Gunda Niemann-Stirnemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gunda Niemann-Stirnemann
Persona informo
Naskonomo Gunda Kleemann
Naskiĝo 7-an de septembro 1966 (1966-09-07) (57-jaraĝa)
en Sondershausen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio
Familio
Infano Victoria Stirnemann
Okupo
Okupo rapidsketisto • speed skating trainer
TTT
Retejo http://gundaniemann.de
vdr

Gunda NIEMANN-STIRNEMANN (naskiĝinta la 7-an de septembro 1966 en Sondershausen) estas germana rapid-sketistino.

Sportista vivo emininenta[redakti | redakti fonton]

Ŝi estis i.a. venkintino ĉe la Olimpiaj ludoj en 1992 ((3000, 5000 m) kaj en 1998 (3000 m), ok fojojn mondĉampionino (inter 1991-99) kaj sep fojojn eŭropa ĉampionino (inter 1989-2001) en la sportspeco Granda samalogo. Ne malpli ofte ol 11 fojoj ŝi fariĝis mondĉampionino sur la unuopaj distancoj (inter 1996-2001).

Ŝia sportista karieto estis komenciĝinta tamen en la sekcio de malpeza atletiko kiel hurdokuristino je 400 metroj. Nur en 1983 ŝi ekkoncentriĝis pri rapid-sketado. Dum la sezono 1996/97 ŝi prenis - kiel ŝiaj konkurencantinoj jam antaŭe - la novajn klapsketilojn.

Post la dua edzinigo en 1997 (al sia iama svisa manaĝero Oliver Stirnemann) li portis dupartan familian nomon. En 2000 ŝi publikigis sian aŭtobiografian libron Ich will. Traumkarriere mit Tränen und Triumphen.

Dum la Vintraj Olimpikoj 2002 en Sallaga Urbo ŝi laboris por la kanalo ZDF kiel fakkomentistino, havante forpermeson patrinecan. Kiel 37-jaraĝulino ŝi reaperis en la sportarenoj en oktobro de 2003 kaj gajnis sian 34-an oran medalon dum nacia konkurso. Pro dorsodoloregoj ŝi devis retiriĝi en oktobro 2005. Sume ŝi gajnis 98 venkojn inernaciajn kaj posedis 19 rekordojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

En 1999 li estis honorita eĉ kiel la "rapid-sketadistino de la jarcento"! En Erfurto oni nomis omaĝe al ŝi sportohalon Gunda-Niemann-Stirnemann-halo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]