Gunisona lagopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Gunisona lagopo
Gunisona lagopo
Gunisona lagopo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Tetraonedoj Tetraonidae
Genro: Centrocercus
Specio: C. minimus
Centrocercus minimus
(Young kaj aliaj, 2000)
Konserva statuso
EN
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Gunisona lagopo, Centrocercus minimus, estas specio de lagopo tio estas birdo de la familio de Tetraonedoj, endemia de Usono, kie ĝi estas konata ankaŭ kiel Gunisona artemizia lagopo. Ĝi estas simila al tre proksime rilata Artemizia lagopo laŭ aspekto, sed ĉirkaŭ trione malgranda, sed kun multe pli larĝaj plumoj malantaŭkape; ĝi havas ankaŭ malpli prilaboratan pariĝadan ceremonion.

La plej granda de la nordamerikaj lagopoj, nome la Artemizia lagopo kaj tiu tre simila Gunisona lagopo estis ĵus disigitaj en du separatajn speciojn, kiam oni malkovris, ke la Gunisona lagopo estas genetike distinga kaj havas diferencajn pariĝadajn ceremoniojn kaj alvokojn.

Ĝi estas limigita laŭ teritorio al sudokcidenta Koloradio kaj pleja sudorienta Utaho, kun la plej granda populacio de loĝantaj birdoj en la regiono de la baseno de la Gunnison en Koloradio. Spite esti indiĝena de lando kie la birdofaŭno ĝenerale estas relative bone konata, ĝi estis preteratentita ĝis la 1990-aj jaroj pro ties simileco kun la Granda artemizia lagopo, kaj estis priskribata kiel nova specio nur en 2000 —kaj tiel iĝis la unua nova birdospecio priskribata en Usono post la 19a jarcento.[1] La priskribo de C. minimus kiel separata specio estas konfirmata per molekula studo pri genetika variado, kiu montras, ke la genofluo inter la granda kaj la malgranda birdoj forestas.[2]

Pariĝado[redakti | redakti fonton]

La specioj de la genro Centrocercus rimarkindas pro siaj prilaborataj pariĝadaj ceremonioj. Ĉiun printempon maskloj ariĝas en masklejoj “lek” kaj plenumas memmontran ceremonion. La masklo ŝvelas la kolon kaj grandajn, blankecajn aersakojn de sia brusto (rapidaj ŝvelo kaj malŝvelo), faras mildan tamburadon profundan kaj guglecan, kaj fanfaronadas montrante fazanece siajn pintegajn vostoplumojn kaj aersakojn. Grupoj de inoj observas tiujn montrojn kaj selektas la plej allogajn masklojn por kopulacio. Maskloj plenumas la masklajn ceremoniojn dum horoj frumateniĝe kaj vespere dum la printempaj monatoj inter februaro kaj aprilo. La masklejoj estas ĝenerale malfermaj areoj apudaj al densaj artemiziejoj, kaj la sama masklejo estas uzata de la lagopoj dum jardekoj.

Nombroj[redakti | redakti fonton]

La nombroj de tiu specio estas malpliiĝantaj pro habitatoperdo; ties teritorioj draste malpliiĝis jam en historiaj epokoj. Tamen oni faris petojn por listigi la Gunisonan lagopon en la Listo de Endanĝeritaj Specioj sed la United States Fish and Wildlife Service malakceptis tion.[3][4][5]

Distribuado[redakti | redakti fonton]

Tiu nearkta birdo loĝas en 7 kantonoj de sudokcidenta Kolorado kaj en 1 kantono de sudorienta Utaho.

Plantokomunumoj[redakti | redakti fonton]

La Gunisona lagopo estas deviga loĝanto de la ekosistemo de la artemizio (specioj Artemisia), kaj kutime loĝas en herbejoj de artemizio au de komunumoj de artemizio kaj junipero (specioj Juniperus). Prerioj ĉirkaŭataj de artemizio povas esti uzataj kiel manĝejoj.[6] Uzado de herbejoj kun supra kovro de Arĝenta artemizio (A. cana) ege gravas en Nevado somere.[7]

La Gunisona lagopo loĝas tra la teritorioj de la Granda artemizio (A. tridentata), escepte ĉe la periferio de la distribuado de la Granda artemizio aŭ en areoj kie ĝi estis forigita.[8] La Gunisona lagopo preferas la komunumojn de Monta artemizio (A. t. vaseyana) kaj de Vajominga artemizio (A. t. wyomingensis) al la komunumoj de Granda artemizio (A. t. tridentata).

Ekologio[redakti | redakti fonton]

Maskloj ariĝas en la masklejoj aŭ ceremoniejoj lek, kiuj estas malgrandaj malfermaj areoj kie okazas la pariĝado, fine de februaro al aprilo, tiom frue ke la "lek" relative estas senneĝa. Nur kelkaj hegemoniaj maskloj, kutime 2, reproduktiĝas. La pariĝa kutimaro de la Gunisona lagopo, kiu estas ege komplika, estis studata de Johnsgard.[6] Post pariĝado, la ino foriras el la lek al la nestejo. La ovaro estas de 6 al 8 ovoj; la kovado daŭras 25 al 27 tagojn. Tiu specio ŝajne havas grandan indicon de nestabandono kaj de nestopredado.[6][9] Resume informojn el kelkaj studoj prilagopaj, Gill [10] trovis gamon de nestosukceso el 23.7 al 60.3 %, kun predado de 26 al 76 % de malsukcesaj nestoj.

Ekflugo okazas post 2 semajnoj, kvankam la idaj movoj limiĝas ĝis kiam la idoj estas 2 al 3 semajnoj aĝaj.[11] Ili povas flugi regule post 5 al 6 semajnoj. Junuloj estas relative sendependaj kiam ili kompletigas sian unuan plumoŝanĝadon post 10 al 12 semajnoj.[12]

Aŭtunaj movoj al vintrejoj dependas el veterkondiĉoj kaj kutime okazas grade. Post fina vintro aŭ la printempa ceremonia aktiveco, la lagopoj povas moviĝi al pli altaj lokoj aŭ suben al irigaciaj valoj por nestumado kaj manĝado. La nestejoj povas esti je konsiderinda distanco el vintrejoj aŭ el printempaj nestumejoj.

Preferata biotopo[redakti | redakti fonton]

La Gunisona lagopo estas tute dependaj el la biotopoj kie artemizio hegemonias. La artemizio estas kerna kompono de ties dieto la tutan jaron, kaj tiuj lagopoj selektos preskaŭ nur artemizian vegetaĵaro por kovriĝo.[13] Ĉar la vivejo kaj la kovropostuloj de la lagopo estas nesepareble ligitaj al la artemizio, oni studu ilin kune.

Por reproduktado: Malfermaj areoj kiaj irigaciaj kampoj, herbejoj, bruligitaj areoj, ŝoseflankoj kaj areoj kun malalta, disa kovro de artemizio, estas uzataj kiel “lek”.

Kiam ili ne estas en la masklejoj, la lagopoj disiĝas al ĉirkaŭaj areoj.[11] [14]

Kelkaj inoj probable moviĝas inter masklejoj.[15]

Nestado: Dek tagojn post kopulacio, la ino konstruas neston najbare de la masklejo,[16] sed kelkaj inoj elflugis ĝis 19–32 km al pli favora nestoloko.[10][17]

Kvalito de nestobiotopo kaj ŝirmo ĉirkaŭ la masklejo estas la plej grava faktoro por populacisukceso. Artemizio formas la nestoŝirmon ĉe plej parto de nestoj kaj ties protekto estas la baza postulo.[18] Aliaj specioj kiaj Chrysothamnus estas foje uzataj por nestoŝirmo kaj Sarcobatus vermiculatus kaj Atriplex canescens pli rare.[13]

Gunisona lagopo preferas relative altajn artemiziujojn kun malferma kanopeo por nestumado. En Utaho, 33 % de 161 nestoj estis sub Arĝentaj artemizioj kiuj estis 36–63.5 cm altaj, dum la Granda artemizio de sama alto protektis nur 24 % de nestoj.[19] Ĉe Tripinta artemizio (A. tripartata), habitato averaĝe 20 cm alta, la inoj selektis la plej altajn plantojn por nestoŝirmo.

Dum la reprodukta sezono, inoj kaj maskloj sennestaj uzas "relative malfermajn" areojn por manĝo, kaj ripozas en "densaj" makuloj de artemizio.[20][21]

Idozorgado: Artemizio estas grava parto de la nestobiotopo de la Gunisona lagopo. Oni uzas ampleksan gamon de densecon, el disa al densa, por idozorgado dum somero. La idaroj povas esti grupigitaj en 2 kategoriojn: tiuj kiuj restas en artemiziejoj somere kaj tiuj kiuj ŝanĝas el artemiziejaj tipoj meze de somero kaj poste revenas al sama artemiziejo.

Alto de artemiziujoj de idozorga habitato gamas ĉefe el 15.2 al 45.7 cm.[22] Pli junaj idoj uzas malpli altajn habitatojn ol pli aĝaj idoj kaj plenkreskuloj (18–63.5 cm).[23]

En kelkaj lokoj artemiziaj lagopoj povas uzi por idozorgado habitatojn kun herbejoj kiuj povas enhavi 12–14% de tia biotopo.[24]

La evoluo de la favoraj plantoj povas influi la movojn de la lagopoj.[21] Dum plantoj maturiĝas kaj sekiĝasm la lagopo povas moviĝi al areoj ankoraŭ enhavantaj freŝan vegetaĵaron. Prokrasto en herbomaturiĝo povas havi rimarkindan efikon sur la birdaj movoj.[20]

Senidaj inoj: Studde Gregg kaj aliaj [25] montris diferencojn en la kronologio de someraj movoj kaj ŝirmotipoj uzataj de seindaj inoj kaj de inoj kun idoj. Senidaj inoj ariĝis kaj restis separataj sed najbare de inoj kunidaj dum komenco de somero. Tamen, senindaj inopj moviĝis al herbejoj pli frue en somero kaj uzis pli grandan diversexon de ŝirmotipoj ol inoj kunidaj eble pro tio ke la dieta neceso de seindaj inoj povus esti malpli specia ol tiu de la kunidaj inoj.

Lagopoj ŝajne selektas areojn de malmulta aŭ nenia deklivaro. En prikoloradia studo, preskaŭ 80 % de la vintra uzado fare de Gunisona lagopo winter de 1,252 km² de artemiziejoj estis je malpli da 87 km²: en ebenaj areoj kie artemizio kreskis superneĝe, aŭ en sud- aŭ okcidentenaj lokoj de malpli da 5 % deklive, kie artemizio estas foje tre malalta sed ankoraŭ atingebla.[12] Ankaŭ en aliaj lokoj la lagopoj preferas ebenajn areojn.[26]

Vintra uzado de areoj estas determinata de neĝokvanto pli ol de emo al partikulara loko. Majoritato de vintraj observoj okazis en artemiziejoj kun pli da 20 % de kanopea ŝirmo. Specioj kaj subspecioj de artemizio ŝajne preferataj de lagopoj vintre estas Nigra artemizio, Malalta artemizio kaj kelkaj subspecioj de Granda artemizio.[27]

Manĝokutimaro[redakti | redakti fonton]

Plenkreskuloj: La gravo de artemizio en la dieto de plenkreskaj lagopoj estas neeble ĉirkaŭkalkulota. Nombraj studoj dokumentis la tutan jaron ties uzadon fare de la lagopoj.[8][28][11][13][20][18] Studo pri lagopoj de Montano, baze sur 299 stomakoj, montris, ke 62 % de la totala manxgovolumo de la jaro estis artemizio. Inter decembro kaj februaro ĝi estis la ununura manĝo en ĉiuj stomakoj. Nur inter junio kaj septembro artemizio konstituis malpli da 60 % de la dieto de tiuj lagopoj.[11] Kiuj selektas speciojn de artemizio diference. Tiuj de Valo Antelope, Kalifornio, preferis pli ofte Nigran artemizion ol la pli komunan Grandan artemizion.[28] Young kaj Palmquist [29] asertis, ke la elekto de Nigra artemizio estas pli preferata de la Artemizia lagopo en Nevada.

Inter la subspecioj de Granda artemizio, la basena estas malpli nutra kaj pli alta en terpenoj ol la monta aŭ vajominga artemizio. Lagopoj preferas la laij du subspeciojn al la basena.[30] En studo ĉe Utaho, Welch, Wagstaff kaj Robertson [31] trovis, ke lagopoj preferis montan al vajominga aŭ basena. Tamen, kiam folioj kaj burĝonoj de la preferataj specioj iĝas limigitaj, la birdoj ŝnaĝas al malpli ŝatataj plantoj. Tiuj aŭtoroj konkludis, ke la birdoj, eĉ markante preferojn, kapablas ŝanĝi manĝokutimojn.

Lagopoj nehavas muskolan timuson kaj ne povas mueli kaj digesti semojn; ili devas konsumi manĝojn de mildaj histoj.[11] Krom artemizio, la dieto de plenkreskaj lagopoj konsistas ĉefe de herbaj folioj, kiuj estas uzataj ĉefe fine de printempo kaj somere.

Lagopoj estas tre selektemaj paŝtantoj, kaj elektas nur kelkajn plantajn genrojn. Taraksako (specioj de Taraxacum), legomoj (Fabaceae), akileo (specioj de Achillea) kaj natura laktuko (specioj de Lactuca) komponas plej parton de la herba manĝo.[30] Martin [23] trovis, ke el julio al septembro, dandeliono estias 45 % de la dieto de la lagopoj; dum artemizio estis 34 %. Kolektive, dandeliono, artemizio kaj du aliaj legomaj genroj (Trifolium kaj Astragalus) kontribuis je pli da 90 % de la lagopa dieto. Insektoj estas malgrava parto de la plenkreska dieto. Martin kaj aliaj informis, ke insektoj estas 2 % de la lagopa dieto (plenkreskuloj) printempe kaj aŭtune kaj 9 % somere. Artemizio estas 71 % de la tutjara dieto.[32]

Antaŭdemetaj inoj: Herbaj dikotiledonaj plantoj estas tre uzataj de inoj antaŭ ovodemetado kaj povas esti gravaj por la lagopa nutrado pro ties alta enhavo de proteinoj kaj nutraĵoj.[33]

Favorataj manĝoj de antaŭdemetaj inoj de lagopoj estas oficina taraksako (Taraxacum officinale), kaprobarbo (Tragopogon dubuis), flava akileo (Achillea millifolium), natura laktuko (Lactuca serriola) kaj lilio (Calcochortus macrocarpus).[34]

Junuloj: En sia 1a semajno de vivo, la lagopidoj konsumas ĉefe insektojn, ĉefe formikojn kaj skarabojn.[13] Ties dieto poste ŝanĝas al herboj, kaj artemizio laŭgrade ricevas pli da atento. En studo pri Utaho, herboj komponis 54 al 60% de la somera dieto de junulaj lagopoj, dum la dieto de plenkreskuloj estis 39 al 47 % herba.[35]

Alia studo pritaksis la efikon forigi insektojn el dieto de eloviĝintaj lagopidoj. Ĉiuj el ili eloviĝis kaptivece kaj kiuj ne havis insektojn mortis post el 4 al 10 tagoj, dum ĉiuj idoj kiuj manĝis insektojn survivis la unuajn 10 tagojn. Kaptivaj lagopidoj postulis insektojn por survivado ĝis kiam ili estis almenaŭ 3semajnaj. Pli junaj survivis sen insektoj, sed ties kreskindicoj estis klare pli malaltaj. Dum kvanto de insektoj pliiĝis en la dieto, ankaŭ survivado kaj kreskindico pliiĝis ĝis la 45 tagoj.[36]

En alia studo Klebenow kaj Gray mezuris la manĝerojn de junaj Artemiziaj lagopoj. Por tiuj unusemajnaj insektoj gravis - 52% de la totala dieto. Skaraboj estis la ĉefa manĝero. Tiujn manĝis ankaŭ aliaj pli aĝaj junuloj sed ne tiom. Ĉiaj junuloj manĝis formikojn kaj kiam ties volumo estis ĝenerale malgranda, oni trovis formikojn en ĉiuj stomakoj. Ĉe la 3semajnaj birdoj la insekta volumo falis kaj restis je pli malalta nivelo ĉe ĉiuj aĝoj, fluktue sed ĉiam sub 25%.[37]

Preferataj plantoj estas la jenaj. Dum la unua semajno Linanthus harknessii, kiu poste malpliiĝas kaj ne aperas post 6 semajnoj. Arabis convallarius kaj dandeliono gravis la tutan periodon kaj ofte. La dandeliono estis la plej abunda manĝero kaj resurso de la lagopidoj. Post 6 semajnoj kaprobarbo kaj la segolilio post unu semajno. Tiuj 5 specioj estis la plej gravaj.

Ili manĝis ĉiujn partojn de la planto nesubterajn. Tigoj tamen ne gravis. La reproduktaj partoj, ĉefe burĝonoj kaj floroj estis unikaj partoj manĝataj el kelkaj aliaj specioj. Male folioj estis la unikaj partoj de artemizio trovitaj en stomakoj. Folioj kaj floroj de la menciitaj specioj kaj aliaj dikotiledonoj enhavis pli altajn kvantojn de proteino, kalciumo, kaj fosforo ol artemizio kaj povas gravi ĉe lagopoj pro tio.[33]

Akvo: Lagopoj ŝajne ne bezonas akvon por la ĉiutaga survivado se estas sukoplena vegetaĵaro disponebla. Ili uzas tamen freŝan akvon se disponeblas. La lagopa distribuado estas ŝajne laŭsezone limigita pro akvo en kelkaj areoj. Somere la lagopoj de dezertaj regionoj loĝas nur ĉe rojoj, fontoj kaj akvejoj.[18]

Predantoj[redakti | redakti fonton]

Predantoj ŝajne negative efikas super la lagopaj populacioj kaj plej grava tialo de morto. Nestoperdo fare de predantoj gravas kiam la produktado de idoj malpliiĝas.[38] Manko de taŭga nesto- kaj ido-kovro povas esti tialo de perdoj de junuloj en multaj regionoj.[39] Nestosukceso rilatas al herba kovro ĉe la nestoloko.[9][40] Pli alta, pli densa herbokovro ŝajne malpliigas nestopredadon kaj ŝajne pliigas fruan idaran survivadon.[38] Kvankam predantoj estas la ŝajna faktoro pli influa al nestoperdo, lasta kaŭzo povas rilati al vegetaĵaro disponebla por nestumado.[9] Alta densa vegetaĵaro povas havigi vidan, odoran kaj fizikan barilojn inter predantoj kaj nestoj. Pli grandaj kvantoj de kovroj de kaj alta herbo kaj mezalta arbustaro estis asociaj kolektive kun pli malalta probablo de nestopredado.[40] En ia studo oni faris artefaritan nestopredadon, kaj oni konstatis 100 % de mortindicon kun perdo de 1,400 ovoj en 200 ŝajnigitaj lagopaj nestoj en 2 semajnoj en 1 studo, 84 % de nestoj estis detruitaj en 3 tagoj en alia studo, dum ĝuste 3 % de nestoj estis detruitaj en 10 tagoj en areo de grava pli bona kovro (t test, P < 0.05).[41]

Ĝenerale kvantitato kaj kvalitato de habitatoj uzata de lagopoj funkcias kiel kontrolo de la grado de predado. Tiele oni supozas, ke predado estas tiom grava kiom habitatogrando kaj herbokovro en lagopaj malpliigoj.[38]

Malpliigo de preferataj predoj povas ankaŭ efiki al pliiga predado de lagopoj. Kindschy [39] sugestis, ke malpliigo de nigravosta leporo (Lepus californicus) povus esti kaŭzo de predadoŝanxgo al lagopoj kiel ĉefa predo.

Predantaj specioj estas kojoto (Canis latrans),[39] rufa linko (Lynx rufus), melo (Taxidea taxus),[42] falkoj (Falkedoj),[43] kaj akcipitroj, milvoj kaj agloj (Akcipitredoj)[44] predas plenkreskajn kaj junulajn lagopojn. Korvoj kaj korakoj (specioj de Corvus) kaj pigoj (specioj de Pica) konsumas junulojn.[39] Kojoto, grundaj sciuroj (specioj Spermophilus), kaj meloj estas plej gravaj mamulaj nestopredantoj. Inter birdospecioj, pigoj kaj korakoj komune predas lagopajn nestojn.[11][12]

La Gunisona lagopo estas populara ĉasbirdo. Mortindico pro ĉasado estas ĝenerale konsiderata kompensa [45][38] kaj anstataŭebla,[38] ĝis la punkto ke mortindico atingas "sojlan valoron" ne havas efikon sur la populaciniveloj. Autenrieth kaj aliaj [30] sugestas, ke malpermesi aŭ malpliigi ĉasadon ne efikos la populacinivelojn nepre.

Pri ĉasado Stigar konkludis, ke la lagopaj populacioj povas esti rezulto de faktoroj aliaj ol ĉasado. Protektado de 1 lagopa populacio el ĉasado dum duobligado de la birdoj kolektitaj en periodo de 4-jaroj en alia populacio montris, ke spite malalta pliiĝo, ambaŭ populacioj pliiĝis ĝis preskaŭ la sama denseco.[46] En alia studo, oni ne trovis rilaton inter la indico de somera pliiĝo (idoj/plen kreskuloj) kaj kolektado fare de ĉasistoj. Ankaŭ en estis signifa rilato inter la grando de la aŭtuna ĉaskolekto kaj la populacitendenco dun la venonta printempo.[47]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Young, J.R., C.E. Braun, S.J. Oyler-McCance, J.W. Hupp, & T.W. Quinn. 2000. A new species of sage-grouse (Phasianidae: Centrocercus) from southwestern Colorado. Wilson Bulletin 112: 445–453.
  2. Kahn NW, Braun CE, Young JR, Wood S, Mata DR, Quinn TW (1999) Molecular analysis of genetic variation among large- and small-bodied Sage Grouse using mitochondrial control region sequences. The Auk 116(3):819–824.
  3. Barringer, , "Interior Official and Federal Biologists Clash on Danger to Bird, New York Times, 2004-12-04. Kontrolita 2008-07-20.
  4. Eilperin, , "Bush Appointee Said to Reject Advice on Endangered Species, Washington Post, 2006-10-30. Kontrolita 2008-07-20.
  5. Barringer, , "Interior Official Steps Down Over Rules Violation, The New York Times, 2007-05-02. Kontrolita 2008-07-20.
  6. 6,0 6,1 6,2 Johnsgard, Paul A. 1973. Grouse and quails of North America. Lincoln, NE: University of Nebraska Press
  7. Savage, David E. 1969. Relation of sage grouse to upland meadows in Nevada. Job Completion Report: Federal Aid in Wildlife Project No. W-39-R-9. Reno, NV: University of Nevada, Nevada Cooperative Wildlife Research Unit
  8. 8,0 8,1 Call, Mayo W.; Maser, Chris. 1985. Wildlife habitats in managed rangelands--the Great Basin of southeastern Oregon: sage grouse. Gen. Tech. Rep. PNW-187. Portland, OR: U.S. Department of Agriculture, Forest Service, Pacific Northwest Forest and Range Experiment Station
  9. 9,0 9,1 9,2 Gregg, Michael A.; Crawford, John A.; Drut, Martin S.; DeLong, Anita K. 1994. Vegetational cover and predation of sage grouse nests in Oregon. Journal of Wildlife Management. 58(1): 162–166
  10. 10,0 10,1 Gill, R. Bruce. 1966. A literature review on the sage grouse. Special Report No. 6. Denver, CO: Colorado Department of Game, Fish, and Parks, Game Research Division, Cooperative Wildlife Research Unit
  11. 11,0 11,1 11,2 11,3 11,4 11,5 Wallestad, Richard. 1975. Life history and habitat requirements of sage grouse in central Montana. Helena, MT: Montana Department of Fish and Game
  12. 12,0 12,1 12,2 Johnsgard, Paul A. 1983. The grouse of the world. Lincoln, NE: University of Nebraska
  13. 13,0 13,1 13,2 13,3 Patterson, Robert L. 1952. The sage grouse in Wyoming. Federal Aid to Wildlife Restoration Project 28-R. Denver, CO: Sage Books, Inc.
  14. Wallestad, Richard; Schladweiler, Philip. 1974. Breeding season movements and habitat selection of male sage grouse. Journal of Wildlife Management. 38(4): 634–637
  15. Bradbury, J. W.; Gibson, R. M.; McCarthy, C. E.; Vehrencamp, S. L. 1989. Dispersion of displaying male sage grouse. II. The role of female dispersion. Behavioral Ecology and Sociobiology. 24: 15–24
  16. Schlatterer, Edward Frederick. 1960. Productivity and movements of a population of sage grouse in southeastern Idaho. Moscow, ID: University of Idaho. Thesis.
  17. Rogers, Glenn E. 1964. Sage grouse investigations in Colorado. Tech. Publ. No. 16. Denver, CO: Colorado Game, Fish and Parks Department, Game Research Division
  18. 18,0 18,1 18,2 Call, Mayo W. 1979. Habitat requirements and management recommendations for sage grouse. Denver, CO: U.S. Department of the Interior, Bureau of Land Management, Denver Service Center
  19. Rasmussen, D. I.; Griner, Lynn A. 1938. Life history and management studies of the sage grouse in Utah, with special reference to nesting and feeding habits. In: Transactions, 3rd North American Wildlife Conference: 852–864
  20. 20,0 20,1 20,2 Klebenow, Donald A. 1973. The habitat requirements of sage grouse and the role of fire in management. In: Proceedings, annual Tall Timbers fire ecology conference; 1972 June 8–9; Lubbock, TX. No. 12. Tallahassee, FL: Tall Timbers Research Station: 305–315
  21. 21,0 21,1 Klebenow, Donald A. 1969. Sage grouse nesting and brood habitat in Idaho. Journal of Wildlife Management. 33(3): 649–662
  22. Wallestad, Richard O. 1971. Summer movements and habitat use by sage grouse broods in central Montana. Journal of Range Management. 35(1): 129–136
  23. 23,0 23,1 Martin, Neil S. 1970. Sagebrush control related to habitat and sage grouse occurrence. Journal of Wildlife Management. 34(2): 313–320
  24. Drut, Martin S.; Crawford, John A.; Gregg, Michael A. 1994. Brood habitat use by sage grouse in Oregon. Great Basin Naturalist. 54(2): 170–176
  25. Gregg, Michael A.; Crawford, John A.; Drut, Martin S. 1993. Summer habitat use and selection by female sage grouse (Centrocercus urophasianus) in Oregon. The Great Basin Naturalist. 53(3): 293–298
  26. Eng, Robert L.; Schladweiler, P. 1972. Sage grouse winter movements and habitat use in central Montana. Journal of Wildlife Management. 36: 141–146.
  27. Crawford, John Earl, Jr. 1960. The movements, productivity, and management of sage grouse in Clark and Fremont Counties, Idaho. Moscow, ID: Universitato de Idaho. Tezo
  28. 28,0 28,1 Schneegas, Edward R. 1967. Sage grouse and sagebrush control. Transactions, North American Wildlife Conference. 32: 270–274.
  29. Young, James A.; Palmquist, Debra E. 1992. Plant age/size distributions in black sagebrush (Artemisia nova): effects on community structure. The Great Basin Naturalist. 52(4): 313–320
  30. 30,0 30,1 30,2 Autenrieth, Robert; Molini, William; Braun, Clait, eds. 1982. Sage grouse management practices. Tech. Bull No. 1. Twin Falls, ID: Western States Sage Grouse Committee
  31. Welch, Bruce L.; Wagstaff, Fred J.; Roberson, Jay A. 1991. Preference of wintering sage grouse for big sagebrush. Journal of Range Management. 44(5): 462–465
  32. Martin, Alexander C.; Zim, Herbert S.; Nelson, Arnold L. 1951. American wildlife and plants. New York: McGraw-Hill Book Company, Inc.
  33. 33,0 33,1 Barnett, Jenny K.; Crawford, John A. 1994. Pre-laying nutrition of sage grouse hens in Oregon. Journal of Range Management. 47: 114–118
  34. Wrobleski, David W. 1999. Effects of prescribed fire on Wyoming big sagebrush communities: implications for ecological restoration of sage grouse habitat. Corvallis, OR: Oregon State University. Thesis
  35. Trueblood, Richard W. 1954. The effect of grass reseeding in sagebrush lands on sage grouse populations. Logan, UT: Utah State Agricultural College. Thesis
  36. Johnson, Gregory D.; Boyce, Mark S. 1990. Feeding trials with insects in the diet of sage grouse chicks. Journal of Wildlife Management. 54(1): 89–91.
  37. Klebenow, Donald A.; Gray, Gene M. 1968. Food habits of juvenile sage grouse. Journal of Range Management. 21(2): 80–83
  38. 38,0 38,1 38,2 38,3 38,4 Braun, Clait E. 1998. Sage grouse declines in western North America: what are the problems? In: In: Proceedings, Western Association of Fish and Wildlife Agencies; 1998 June 26-July 2; Jackson, WY. Cheyenne, WY: Western Association of Fish and Wildlife Agencies: 139–156
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 Kindschy, Robert R. 1986. Rangeland vegetative succession--implications to wildlife. Rangelands. 8(4): 157–159
  40. 40,0 40,1 DeLong, Anita K.; Crawford, John A.; DeLong, Don C., Jr. 1995. Relationships between vegetational structure and predation of artificial sage grouse nests. Journal of Wildlife Management. 59(1): 88–92
  41. Klebenow, Don; Zunino, Gary; Stigar, Mark; Altstatt, Alice. 1990. Sage grouse production and mortality studies. Job Final Report. Federal Aid in Wildlife Restoration: Project W-48-R-21, Study XVII, Job 1. Reno, NV: Nevada Department of Wildlife
  42. Klott, James H.; Smith, Randy B.; Vullo, Charlene. 1993. Sage grouse habitat use in the Brown's Bench Area of south-central Idaho. Tech. Bulletin No. 93–4. Boise, ID: U.S. Department of the Interior, Bureau of Land Management, Idaho State Office
  43. Pennycuick, C. J.; Fuller, Mark R.; Oar, Jack J.; Kirkpatrick, Sean J. 1994. Falcon versus grouse: flight adaptations of a predator and its prey. Journal of Avian Biology. 25(1): 39–49
  44. Dunkle, Sidney W. 1977. Swainson's hawks on the Laramie Plains, Wyoming. Auk. 94: 65–71
  45. Dalke, Paul D.; Pyrah, Duane B.; Stanton, Don C.; [and others]. 1963. Ecology, productivity, and management of sage grouse in Idaho. Journal of Wildlife Management. 27(4): 810–841
  46. Stigar, Mark S. 1989. Hunting low density sage grouse populations. Reno, NV: University of Nevada Reno. Thesis
  47. Crawford, John A. 1982. Factors affecting sage grouse harvest in Oregon. Wildlife Society Bulletin. 10(4): 374–377
Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj