Gunkanjima
Haŝima (japane: 軍艦島, lim-insulo) aŭ populare Gunkanjima (batalŝipa insulo) estas unu el 505 neloĝataj insuloj en prefektujo Nagasaki, 15 kilometrojn for de Nagasako mem.
Oni loĝis sur la insulo de 1887 ĝis 1974 por prilabori karbminon. Origine la insulo vastis 120 m kaj longis 320 m. Ĝis 1931 ĝi estis sesfoje pligrandigita per neuzebla materialo el la minejo, fine ĝi vastis 160 m kaj longis 480 m (6,3 hektaroj). En 1959 ĝi havis 5.259 loĝantojn, kio korespondas al loĝdenso de 83.476,2 loĝ./km², la plej alta denso iam ajn atingita surtere. Elektro kaj akvo venis tra submaraj tuboj el Nagasako.
Dum la Dua mondmilito ĉinoj kaj koreanoj devige laboris en la minejo sub kondiĉoj kiuj postulis 1.300 viktimojn.
En 1974 la posedanto Mitsubiŝi fermis la minejon, ĉiuj laboristoj fariĝis senlaboraj kaj dum tri monatoj forlasis la insulon. De tiam la insulo estas neloĝata, restado sur la insulo malpermesata. Intertempe pluraj konstruaĵoj jam disfalis, pliaj estas kolapsemaj kaj verdaĵoj rekonkeras la ruinojn. De 2009 turistoj povas viziti la insulon sur sekurigita vojo.
La plej rimarkindaj aferoj estas forlasitaj betonaj konstruaĵoj kaj la beton-murego ĉirkaŭanta ĝin.
[redakti] Eksteraj ligiloj
- Hashima: The Ghost Island (angle)
- Thoughts on "Gukanjima - View of an Abandoned Island" (angle) kaj bildgalerio de Saiga Yuji
- O Project - fotogalerio (angle, japane)