Pafila Knabino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gunslinger Girl)
Pafila Knabino
Originala titolo Gunslinger Girl
ガンスリンガー・ガール
[Gansuringā Gāru]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana
Ĝenro agfilmo, sciencfikcio, psiĥologia dramo
Por kiu ŝonen
Mangao
Aŭtoro Ajda Ju
Publikiginto ASCII Media Works
Magazino Dengeki Daioh
Aperdatoj 21a de majo 2002 —
27a de septembro 2012
Volumoj 15
Animeo (tv)
Reĝisoro(j) Asaka Morio
Studio(j) Madhouse
Televidaj retoj Animax, Fuji Television
Aperdatoj 9a de Oktobro 2003 —
19a de Februaro 2004
Epizodoj 13
Animeo (tv)
Pafila Knabino: La teatro de marionetoj
Originala titolo Gunslinger Girl -Il Teatrino-
Reĝisoro(j) Mano Rej
Studio(j) Artland
Scenaro Ajda Ju Urahata Tacuhiko
Televidaj retoj Tokyo MX, TV Osaka, Ĉukjo TV
Aperdatoj 7a de januaro 2008 —
31a de marto 2008
Epizodoj 13
Animeo (ova)
Pafila Knabino: La teatro de marionetoj OVA
Originala titolo Gunslinger Girl -Il Teatrino- OVAs
Reĝisoro(j) Mano Rej
Studio(j) Artland
Scenaro Ajda Ju Urahata Tacuhiko
Aperdatoj 24a de oktobro 2008
Epizodoj 2
vdr

Pafila KnabinoPafilanta Knabino (japane: ガンスリンガー・ガール [Gansuringā Gāru], angle: Gunslinger Girl) estas mangao farita de Ajda Ju kaj animeo filmita laŭ ĝi. La mangao estis originale eldonita de doĝinŝi-rondo "Jewelbox", kaj poste eldonata de "MediaWorks". Unua anime-serio estas farita de anime-studio Madhouse kaj sekvanta serio kaj 2-epizoda OVA estas faritaj de anime-studio Artland.

Resumo[redakti | redakti fonton]

Rakonto de Pafila Knabino ruliĝas ĉirkaŭ sekreta agenturo de itala registaro nomata "La Socisana Agenturo". La Socisana Agenturo revivigas junajn preskaŭ-mortintajn knabinojn, prenas ilin kaj donas artefaritajn korpopartojn al ili por ilin nekredeble fortigi kaj nesensivigi je difekto.

Post tiuj reformaj operacioj, knabino estas parigita kun viro en rilaton "frato" (fratello): paro de frato-fratino. Sub ilia parigata "frato", ili estas intense trejnataj kaj ekposedas armilarton. La trejnado estas sub penso-reformado per drogo, kio ŝajnas malpliigi memoron de knabinoj plie ilian vivdaŭron. Sub ordono de la agenturo, la knabinoj okupiĝas pri murdi teroristojn de "Padania", radikala organizo por sendependigi nordajn regionojn (vd. Norda Ligo).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]