Guntram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guntram
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 19-a jarcento
vdr

Guntram, op. 25, estas la unua opero de Richard Strauss. La komponisto verkis ĝin, forte influite de la operoj Parsifal kaj Der Ring des Nibelungen de Richard Wagner laŭ la stilo de la germana romantisma opero.

Richard Strauss

Historio[redakti | redakti fonton]

Juna Strauss okupiĝis ekde sia 18-a vivojaro, post kiam lia patro estis akompaninta lin al la festivalo de Bayreuth, intense kun la verkoj de Wagner. Instigite de sia mentoro kaj vagnerano Alexander Ritter li baldaŭ komencis verki per Guntram similan materion por sia unua opero. Dum sia vojaĝo en Egiptujo en la jaro 1892 li finkomponis partojn el la opero kaj povis unuafoje prezenti partojn el la opero la 12-an de majo 1894 en la Nacia Teatro je Vajmaro, kie li estis kortega kapelmajstro. La scenodirektadon tenis Ferdinand Wiedey, kiu ankaŭ rolis kiel Friedhold, la rolon de Freihild kantis Pauline de Ahna, posta edzino de Strauss, la scenaranĝo kaj la kostumoj devenis el la stoko. La verko ja estis amike akceptata, sed malaperis post kelkaj prezentadoj el la programo. Dua provo en Munkeno ne sukcesis, tiel ke la verkon el la junaĝo – ankaŭ konsidere la pli malfruajn sukcesojn de aliaj operoj de Strauss – aliaj teatroj preskaŭ ne prezentis. Nur en 1940 oni provis, denove en Vajmaro, ree prezenti la partituron, kiun la komponisto estis treege mallongiginta, sed la verko neniam sukcesis konkeri konstantan lokon en la repertuaroj.

La agado[redakti | redakti fonton]

Bonfarema kavalirsocieto estas sendinta kantiston Guntram en la mondon, por ke li agu kiel „batalanto de l' amo“. Dum sia misio li iras en landon, kies loĝantoj suferas sub tirana princo. Post kiam Guntram povas malhelpi la sinmortigon de la juna dukino de la lando, li konatiĝas kun ŝia patro, la maljuna duko, kiu lin danke pro lia ago invitas al la kortego de la juna duko Robert. Tiu ĉi ankaŭ aliĝis al ili, flankenviŝas tamen ĉiujn atakojn de ĵaluzo konsidere ties klasostaton („vojaĝanta kantisto−/ ne eblas!“).

Dum trinkofesto Guntram provas konverti la dukon per sia kantado al paco kaj homamo, kiam subite novaĵoj pri la ribelo de la indignita popolo interrompas la improvizan prezentadon de la amkantisto. Jam antaŭ Robert povas konduki siajn virojn en la batalon, Guntram mem − subtenata de kelkaj vasaloj − defias la dukon al batalo. La rektan atakon sur sin deflanke de la duko Guntram rekompensas per mortiga puŝo de sia glavo. La maljuna duko transprenas en funebra monologo denove la potencon kaj igas ĵeti Guntramon en turokarceron, kie li turmentoplene mortu. Restinte sole, Freihild sin liberigas en fina solosceno de la ĉirkaŭa mortetoso kaj konfesas sian amon al Guntram.

La fina 3-a akto montras Guntramon en lia karcero, turmentatan de la spirito de la morta duko, sed konsciantan la justecon de sia agado. Ekflamite en treega pasio, baldaŭ aperas Freihild, por konfesi al Guntram sian amon kaj liberigi lin. La dilemo, kiel ĉi tiu fuĝo estus akordigebla kun la amo de la du, restas sen solvo. Je same mistera kiel neantaŭvidebla maniero aperas la sendito de la „alta ligo“, Friedhold, kiu de Guntram postulas klarigon pri la morto de la duko. Kiel pentema murdinto Guntram decidas disŝiri „la lastan, la plej karan ŝnuron / per kiu a mondo min katenigis − sian ĵusan ekamon al Freihild − kaj dediĉi sian vivon al la pentofaro pro la tiranomurdo („la kulpo de mia esto“), al soleco kaj religia pieco. Lia ununura konsolo restas la scio, ke Freihild libervole rezignas la amon al li.