Guntur

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guntur
urbo
Lando Barato Barato
Ŝtato Andra-Pradeŝo
Situo Guntur
 - alteco 30 m s. m.
 - koordinatoj 16° 18′ 00″ N 80° 26′ 00″ O / 16.30000 °N, 80.43333 °O / 16.30000; 80.43333 (mapo)
Areo 63 km² (6 300 ha)
Loĝantaro 542 522 (2009)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 522 00x
Telefona antaŭkodo 863
Aŭtokodoj AP-07, AP-08
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Situo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Guntur
Retpaĝo: www.gunturcorporation.org
Portalo pri Barato

Guntur (telugue: గుంటూరు, urdue:گنٹور) estas metropolo kaj universitata urbo en Barato, en subŝtato Andra-Pradeŝo.

Geografio

Guntur etendiĝas sur ebenaĵo en meza kaj orienta parto de la lando. Hajderabado situas 266 km.

Historio

Guntur kun la ĉirkaŭaĵo estas supozeble la plej frue konata regno en Sudhindio. La urbo estas hindua sankta ejo en la regiono, sed la regiono estas historie konata ankaŭ por la budhismo. Kun la apero de la eŭropanoj la grandurbo ekhavis nacian kaj internacian signifojn. Francoj alvenis en la 18-a jarcento, poste britoj venis en 1788. En 1890 la fervoja linio pretiĝis.

Ekonomio

Guntur estas grava komerca centro en Hindio pri kotonoj, tabakoj kaj kapsikoj. En la industrio la plej grava estas farado de diversaj teksaĵoj. La ĉirkaŭaĵo estas tre fekunda.

Trafiko

Guntur havas nek havenon, nek flughavenon, sed ĝi havas aŭtovojojn kaj fervojajn liniojn.

Klimato

Guntur havas tropikan klimaton kun influo de musono, kiu komenciĝas en junio. La vintro daŭras de oktobro ĝis februaro. Jare pluvas po 989 mm.

Vidindaĵoj

  • muzeo
  • parkoj
  • proksime de la urbo estas riĉaj diversaj vidindaĵoj
Vojo al hospitalo en Guntur