Guosa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guosa
konstruita lingvo
Skribo latina alfabeto
Kreinto Alexander Ekhoguosa Igbinéwéká
Dato 1965
Lingvistika klasifiko
Planlingvo
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 sen valoro
Angla nomo Guosa
Fontoj Haŭsa lingvo, Joruba lingvo kaj aliaj niĝeriaj lingvoj
vdr

Guosa estas zona planlingvo proponita de Alexander Ekhoguosa Igbinéwéká en 1965 por esti nacia lingvo de Niĝerio. La lingvo estas bazita sur Haŭsa lingvo kaj aliaj lingvoj de nordo de Niĝerio, la vortprovizo prenas vortoj el lingvoj el sudo de Niĝerio.

En la Guosa, objektoj videblaj kaj konkretaj estas el Hausa kaj aliaj lingvoj de l' nordo de Niĝerio, ekzemple:

Kwàndó = korbo
Kázá = kokino
Ból = balono
Líttáfí = libro
Fénsà = skribilo

Vortoj por nevideblaj aŭ abstraktaj aferoj venas el Igbo, Jorubo aŭ aliaj lingvoj de l' sudo. Estis elektita ĉiam tiu lingvo, kies vorto venas venas unue en alfabeta ordo. Ekzemple la vortoj bìa (en Igbo) kaj (en Jorubo) havas la saman signifon, do Guosa prenu la vorto el Igbo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Á B D É È F G Í H J K L M N Ó Ò P R S T Ú V W Y Z

Guosa uzas la latinan alfabeton kun diakritikoj por indiki tonon: ´ indikas alta tono, ` indikas malalta tono, ^ indikas malkreska tono, meza tono ne estas markata.

Estas la Ilowe Naijeriya, niĝeriaj apartaj sonoj: c (ĉ) kiel en "àbíncí": [manĝo]; gb kiel en "gbóntì": [aŭdi]; ng kiel en "mo ng shìengá": [mi estas iranta]; kp kiel en "íkpèrè:" [adjektivo].

Ekzempletoj[redakti | redakti fonton]

  • ò chètó ájì ‘wá tí shìengá gídá (nia klasmonitoro iris hejmen).
  • ó tí shìhé kófà? (ĉu vi malfermis la pordon?)
  • báasì, mó tí shìhé kófà (jes mi malfermis la pordon).
  • bíko, fún mi ní rúwá (bonvole, donu al mi akvon).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Igbinéwéká (1987): The dictionary of Guosa language vocabularies. Lagos: Guosa Publications, 52 p.
  • Alex Igbiniweka: Teach Yourself Guosa Language Book 2: Nigeria’s future common indigenous lingua franca. Richmond, CA: Guosa Publication Services, 1999.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

http://www.edofolks.com/html/pub37.htm Arkivigite je 2005-04-29 per la retarkivo Wayback Machine